Internacia Kongresa Universitato
Internacia Kongresa Universitato, mallonge IKU, estas serio de fakaj prelegoj, kiuj estas ĉiujare prezentataj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ĝi okazas seninterrompe de 1951, tiam sub la nomo Internacia Somera Universitato (ISU). La nomo estis ŝanĝita en 1981, okaze de la 66-a UK 1981 en Braziljo, kiu okazis en vintro (sud-hemisfera). Ekde 1997 la IKU prelegoj aperas broŝurforme dum la UK. Pri la jaroj 1998, 2002 kaj 2005 ekzistas libro, havebla en datenaranĝo PDF.
Jam plurfoje, unuafoje en la 80-a UK 1995, IKU estis arangita komune de UEA kaj AIS sub la nomo AIS-IKU. Specialaĵo de AIS-IKU estas, ke docentoj de AIS, kiuj kontribuas la IKU, plilongigas sian IKU-prelegon al AIS-kurso de kvar aŭ ok lecionoj. Tiaj kursoj ne nur permesas pli profundan traktadon de temo, sed ankaŭ donas al partoprenantoj la okazon fari ekzamenon kaj ricevi ateston de AIS. AIS-IKU havas la statuson de studadsesio de AIS.
Rektoroj [redakti]
Kutime la rektoro de IKU estas sciencisto kaj esperantisto de la kongresa lando.
- 33-a UK 1948: Karl Ludvig Söderberg
- 34-a UK 1949: William Edward Collinson
- 54-a UK 1969 (22-a sesio): Vilho Väisälä
- 55-a UK 1970 (23-a sesio): Eugen Wüster
- 62-a UK 1977 (30-a sesio): Árni Böðvarsson
- 64-a UK 1979 (32-a sesio): Claude Piron
- 66-a UK 1981 (34-a sesio): Paulo Vieira Da Silva
- 68-a UK 1983 (35-a sesio): Ottó Haszpra
- 70-a UK 1985 (38-a sesio; kongresa libro indikas la 33-an): Helmar Gunter Frank
- 71-a UK 1986 (39-a sesio; kongresa libro indikas la 35-an): Wim De Smet
- 72-a UK 1987 (40-a sesio): Juan Régulo Pérez
- 73-a UK 1988 (41-a sesio): Jan Knappert
- 74-a UK 1989 (42-a sesio): Richard Osborne
- 75-a UK 1990 (43-a sesio): Helmar Frank
- 77-a UK 1992 (45-a sesio): Heiner Eichner
- 78-a UK 1993 (46-a sesio): Maria Rafaela Urueña de Hernández
- 79-a UK 1994 (47-a sesio): So Gilsu
- 80-a UK 1995 (48-a sesio): Jouko Lindstedt
- 81-a UK 1996 (49-a sesio): Vlastimil Novobilský
- 82-a UK 1997 (50-a sesio): Ron Gates
- 83-a UK 1998 (51-a sesio): Barbara Despiney
- 84-a UK 1999 (52-a sesio): Reinhard Selten
- 85-a UK 2000 (53-a sesio): Amri Wandel
- 86-a UK 2001 (54-a sesio): Dalibor Brozović
- 87-a UK 2002 (55-a sesio): José Passini
- 88-a UK 2003 (56-a sesio): Christer Kiselman
- 89-a UK 2004 (57-a sesio): Li Shijun
- 90-a UK 2005 (58-a sesio): Aloyzas Gudavičius
- 91-a UK 2006 (59-a sesio): Fabrizio Pennacchietti
- 92-a UK 2007 (60-a sesio): Gotoo Hitosi
- 93-a UK 2008 (61-a sesio): Wim Jansen
- 94-a UK 2009 (62-a sesio): Witold Stępniewski
- 95-a UK 2010 (63-a sesio): Humphrey Tonkin
- 96-a UK 2011 (64-a sesio): Christer Kiselman
- 97-a UK 2012 (65-a sesio): Gotoo Hitosi