Internacia Kosmostacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Kosmostacio
emblemo
kosma laboratorio • kosmostacio
Komenco 20-a de novembro 1998 vd
Antaŭe Space Station Freedom vd
Lando(j) UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)FrancioDanioHispanioItalioNederlandoSvedioKanadoGermanioSvislandoBelgioJapanioNorvegioRusioBrazilo vd
Situo Usono
Retejo Oficiala retejo
vdr
Internacia Kosmostacio

Internacia Kosmostacio fotita en novembro 2009

emblemoj de la Internacia Kosmostacio

Priskribo
(kiam ĝi estos tute konstruata)
Ŝipanaro: 6
Lanĉo: 20-a de novembro de 1998
Lanĉejo Kosmodromo de Bajkonur
Kennedy Space Center
Maso: 419 600
Longo: 110 m
Larĝo: 74 m
Loĝebla volumeno: 935 m³
Elektra povumo: 110 kW
Orbita alto: 370-460 km
Orbita inklinacio: 51,6º
Orbita periodo: 91,20 min
Orbitoj en tago: 15,72
Averaĝa rapido: 7,69 m/s aŭ 27 685 km/h
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri kosmostacioj

La Internacia Kosmostacio (IKS) (angle: International Space Station (ISS), ruse: Международная Космическая Станция (МКС)) estas projekto de kvin kosmaj agentejoj: NASA (Usono), RKA (Rusio), JAXA (Japanio), Kanada Kosma Agentejo (Kanado) kaj ESA (Eŭropo).[1] Krom tiuj landoj, ankaŭ partoprenas Brazilo sed kun apartigitaj kontraktoj kun NASA. Tiajn kontraktojn ankaŭ havas Italio sendepende de sia partopreno ene de la ESA.

La kosmostacio situas en orbito ĉirkaŭ la Tero je proksimuma alto de 360 km, tipo de malalta tera orbito (angle: Low Earth Orbit, LEO), sed pro la frotiĝo kun la malaltaj tavoloj de la atmosfero, tiu alto malaltiĝas averaĝe 100 m tage, kaj oni bezonas plialtigi ĝin denove. Por fari tion oni uzas la kosmoŝipon Progress, kaj ekde 2008 ankaŭ la kosmoŝipo ATV.

En kelkaj kampoj oni povas diri ke la Internacia Kosmostacio estas kunfandiĝo de antaŭe planitaj kosmostacioj, speciale Mir-2 de Rusio, Space Station Freedom de Usono kaj la planita kosmostacio Columbus de Eŭropo.

Danke al la IKS estas daŭra homa restado en la kosmo, ĉar ekde la 2-an de novembro 2000 estas almenaŭ du homoj loĝantaj en la stacio. Kvankam la kosmostacion konstruis la supre menciitaj landoj, kosmonaŭtoj el aliaj landoj, kaj eĉ turistoj, vizitis ĝin[2].

Origino[redakti | redakti fonton]

[3] Dum pli ol jardeko la IKS estis pli surpapera projekto ol reala programo. La NASA jam planis ĝin komence de la oka jardeko. La 20-an de majo 1982 estis kreita la Space Station Task Force, kies celo estis difini ĝiajn karakterizaĵojn, kaj diversaj studoj faritaj de ok entreprenoj sufiĉis por doni al la prezidanto Reagan provizoran planon. Li aprobis la planon kaj ĝi estis anonciita al la nacio en januaro 1984. Teorie, la stacio estus daŭre okupita kaj devus esti preta en la jaro 1992. Ne devus kosti pli ol 8 000 milionoj da dolaroj. La difina fazo daŭris 22 monatojn kaj la desegno estis akceptita de Reagan en aprilo 1987.

Ĝis tiam, NASA adoptis unue la eblon nomitan Power Tower kaj poste alian nomitan Dual Keel. Fine, tiu dua eblo estis elektita kaj renomita Freedom. Ĝi konsistis el serio de premitaj cilindraj moduloj aranĝitaj laŭ granda centra strukturo kun sunpaneloj ĉe la ekstremoj.

La projekto Freedom estis malfermita al la internacia kunlaboro. Dum Usono konstruus laboratorion kaj loĝmodulon, krom aliaj strukturojn, Eŭropo konstruus sciencan modulon nomita Columbus kaj Japanio okupiĝus pri alia laboratorio. Kanado okupiĝus pri robota sistemo.

Samtempe la kostoj plialtiĝis ĝis 21.500 milionoj da dolaroj en 1998. Manko de klara sinteno rilate al projekto de la Kongreso kaŭzis malpliigon de la jaraj fondoj, kiu prokrastis sian konstruadon kaj aldonis eĉ pliajn kostojn.

Post la alveno de Bill Clinton al la prezidanteco de Usono oni ordonis restrukturadon de la projekto. Por malpliigi la kostojn oni difinis la grandojn de la moduloj kaj eliminis aliajn. Post tuta revizio, oni elektis mezan desegnon nomita Alfa, kiu tuj estis afektita de grava okazaĵo.

La 2-an de septembro 1993 Usono kaj Rusio decidis kunfandi siajn projektojn pri kosmostacio (Alfa/Mir 2). La rezulto estis komplekso multe pli kvalita.

NASA tiel malpliigus multe siajn kostojn danke al la rusaj kontribuoj. Kaj Rusio povus daŭrigi sian homan esploradon de la kosmo, ĉar post la falo de Sovetunio la rusa kosma programo ne havis multajn rimedojn.

Dum la NASA uzis la rusan stacion Mir por akumuli sperton, la fina desegno, nun nomita 'International Space Station', estis aprobita.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la IKS komencis la 20-an de novembro 1998, kiam la rusa raketo Proton enorbitigis la rusan modulon Zarja, desegnita por provizi la energio kaj propulsado dum la komenco de la konstruado de la stacio. Monatoj poste la NASA enorbitigis la nodon Unity per sia kosmopramo Endeavour.

La 12-an de julio 2000 aldoniĝis la rusa modulo Zvezda, kiu portis la vivtenajn sistemojn kaj ebligis al stacio ricevi la unuajn kosmonaŭtojn. La 11-an de oktobro 2000 aldoniĝis sur la nodo Unity la una peco de la Integrita Trusa Strukturo, nomata Z1, kiu ebligis la komunikadojn kun la tero. Tagoj poste, la 21-an de oktobro, alvenis la unuaj kosmonaŭtoj per kosmoŝipo Progress. Monato poste aldoniĝis la unua fotovoltaika modulo, nomata P6, kiu produktas la energion kiun bezonas la kosmostacio.

La sekva jaro alvenis en la stacion la plej grava laboratorio, nomata Destiny, fabrikita far Usono. Ĝi estis kupligita kun la stacio la 7-an de februaro 2001 per kosmopramo Atlantis. La 19-an de aprilo 2001 estis instalita la unua robota brako de la stacio, farita en Kanado. Dum ĉi tiu misio ankaŭ alvenis unu el la Plurcela Loĝistika Modulo kaj UHF-anteno. La 12-an de julio de tiu jaro aldoniĝis la aerkluzo Quest, kiu ebligas al la kosmonaŭtoj eniri kaj eliri de la stacio. La 16-an de septembro 2001 aldoniĝis la rusa dokokupeo Pirs.

La 8-an de aprilo 2002 alvenis la centra elemento S0 de la ekstera strukturo kuj tenas la grandajn sunpanelojn ĉe sia randoj. La kanada robota brako, kiu antaŭe estis instalita ĉe la modulo Destiny, estis translokita en la centran elementon de la ekstera strukturo. La 7-an de oktobro aldoniĝis la dua elemento S1 de la Integrita Trusa Strukturo.

La 1-an de februaro 2003 la kosmopramo Columbia diseriĝis dum la reeniro en la atmosferon post misio al la Internacia Kosmostacio. Ĉi tiu akcidento kaŭzis la ĉesadon de la flugoj de la kosmopramoj dum du jaroj kaj duono, kaj pro tio, ankaŭ ĉesis la konstruadon de la stacio dum tiu tempo.

La 27-an de februaro 2004 la kosmonaŭtoj Michael Foale kaj Alexandr Kaleri faris la unuan kosman promenadon kiu implikis la tutan ŝipanaron. La plejmulto de la taskoj planitaj por la promenado estis faritaj, sed la mision oni devis aborti pro problemoj en la kosma vesto de Kaleri.

La 28-an de julio 2005 alvenis unu el la Plurcela Loĝistika Modulo, nomata Raffaello, per la kosmopramo Discovery de la NASA.

La 27-an de junio 2006 peco de kosmorubo pasis je distanco de 2 km de la stacio kaŭzante alarmsituacion, kaj oni pretigis kosmoŝipon por ebla evakuo de la stacio. Fine la situacio finis sen incidentoj.

La 7-an de julio 2006 la kosmopramo Discovery endokiĝis en la stacio. Inter la ŝipanaro de la kosmopramo troviĝis la eŭropa kosmonaŭto Thomas Reiter kiu, kune kun la usonano Jeff Williams kaj la ruso Pavel Vinogradov, estigis longdaŭra ekspedicio. Ekde tiam la longdaŭraj ekspedicioj estas el tri kosmonaŭtoj. Antaŭe ĉiu longdaŭra ekspedicio konsistis nur en du kosmonaŭtoj.

La 8-an de junio 2007 la kosmopramo Atlantis foriris direkte al la stacio por instali novajn sunpanelojn, tasko plenumita sen problemoj. Sed la 10-an de junio oni malkovris fendon en la kontraŭvarma ŝildo de la kosmopramo, devigante la kosmonaŭtojn fari EVA-on por ripari ĝin. La 14-an okazas komputila misfunkcio de du komputiloj de la rusa parto de la stacio, kiu lasas la stacion sen akvo, lumo kaj regado de la orientiĝo. Fine la 16-an la problemo solviĝis sen gravaj konsekvencoj.

La 17-an de julio 2007 la kosmonaŭto Sunita Williams fariĝas la virino kiu plej da sekva tempo pasis en la kosmon, entute 188 tagoj kaj 4 horoj.

Partoprenantaj landoj[redakti | redakti fonton]

  •  Ĉefaj partoprenantaj landoj.
  •  Partoprenantaj landoj kun kontrakto kun NASA.
  • Memorplako honoranta Interregistaran Interkonsenton de Kosmostacio subskribita la 28an de januaro 1998

    Usono[redakti | redakti fonton]

    Usono, per sia kosma agentejo estas la iniciatinto de la projekto

    Rusio[redakti | redakti fonton]

    La rusa kosma agentejo kunlaboras per preskaŭ triono de la maso de la IKS, kun la kunlaboro de siaj plej gravaj firmaoj: RKK Energiya kaj Khrunichev State Research and Production Space Center. Rusio kunlaboras per loĝebla modulo, la unua modulo esti lanĉita; dokejo kiu ebligos al usonaj kaj rusaj kosmoŝipoj endokiĝi; kaj diversaj poresploradaj moduloj.

    Eŭropo[redakti | redakti fonton]

    Japanio[redakti | redakti fonton]

    Kanado[redakti | redakti fonton]

    Italio[redakti | redakti fonton]

    Sendepende de sia kontribuo ene de la ESA, Italio, per la Itala Kosma Agentejo (ASI), kontribuas kun tri Plurcelaj Loĝistikaj Moduloj. Oni desegnis ĝin tiel ke la kosmopramo portos ĝin al la stacio. La ASI ankaŭ alportas la nodojn 2 kaj 3 de la stacio.

    Brazilo[redakti | redakti fonton]

    Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

    Nuna stato de la Internacia Kosmostacio

    Ĝenerale, oni povas diri ke la Internacia Kosmostacio estas giganta konstruo kiu situas en orbito ĉirkaŭ la Tero je alto de 386 km, kun longo de 110 metroj kaj larĝo de 74 metroj. Ĝia proksimuma maso estos 420 tunoj kiam ĝi estos tute finita en 2010. Kun loĝebla volumeno de 935 m³, ĝi estos la plej granda kaj supera objekto orbitante la Teron. Ĝi povos vivteni ĝis sep kosmonaŭtojn. La energion bezonatan produktas la plej grandaj sunpaneloj ĝis nun konstruataj, kun povumo de 110 kW.

    Resumo de la karakterizaĵoj:

    • Longo: 110 m
    • Larĝo: 74 m
    • Maso: 420 t
    • Ŝipanaro: 6 aŭ pli
    • Laboratorioj: 6
    • Loĝebla volumeno: 935 m3
    • Rapido: 26.000 km/h

    Komponantoj[redakti | redakti fonton]

    Nuntempaj komponantoj[redakti | redakti fonton]

    Zarja[redakti | redakti fonton]

    La modulo Zarja estas la unua komponanto de la IKS
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Zarja.

    La modulo Zarja, ankaŭ konata kiel Functional Cargo Block aŭ laŭ la rusa mallongigo FGB, estis la unua lanĉita komponanto de la Internacia Kosmostacio. Ĉi modulo estis desegnita por provizi la orbitan komplekson je la dekomencaj propulsado kaj energio. La presurizita modulo de 19 323 kg estis lanĉita per raketo Proton en novembro 1998.

    La modulon financis kaj lanĉis Usono sed konstruis Rusio, pro tio oni konsideras ĝin usona komponanto de la stacio. La nomo signifas "sunleviĝo". Ĝi longas 12,6 m kaj havas maksimuman diametron de 4,1 m. Oni kalkulas vivodaŭron de almenaŭ 15 jarojn. Siaj sunpaneloj kaj siaj ses baterioj de nikelo-kadmio kapablas produkti 3 kW de elektropovumon.

    Zarja havas tri dokejojn, unu en ĉiu rando kaj alia aksa. En la randoj estas kuplitaj la modulon Zvezda kaj la adaptilon PMA-1, kiu konektiĝas kun la modulo Unity. En la alia aksa dokejo nuntempe endokiĝas kaj Sojuz kaj Progress kosmoŝipoj ĝis la Ŝarĝodokejo estos instalita en 2010.

    Nodo 1[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nodo 1.

    La Nodo 1, ankaŭ nomata Unity, estas la unua usona modulo lanĉita de la Internacia Kosmostacio. Kun longo de 6,5 m kaj diametro de 5,5 m, ĝia ĉefa tasko estas ligi la loĝeblajn kaj esploradajn partojn de la stacio.

    Ĝi havas ses kuŝejojn kiuj ebligas konekti aliajn modulojn kaj komponantojn, kiel ekzemple la modulo Zarja kaj la aerkluzo Quest. Ĉar ĝi ligas la loĝeblajn kaj esploradajn partojn de la stacio, ĝin trapasas 216 kondukiloj por fluidaĵoj kaj 121 elektraj konduktiloj. Entute instaliĝis pli ol 50 000 mekanikaj elementoj kaj pli ol 10 km da kablo dum tri eksterveturilaj agadoj (EVA-oj).

    Ĝi estis farita en Hunstville, Alabamo kaj lanĉita en la kosmon per kosmopramo Endeavour la 4-an de decembro 1998.

    Zvezda[redakti | redakti fonton]

    Modulo Zvezda kun endokiĝita kosmoŝipo Sojuz
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Zvezda.

    La serva modulo Zvezda estis la unua tute rusa kontribuo de la stacio. Ĝi estis la unua loĝebla modulo de la stacio ĉar ĝi portis la unuaj loĝejojn, vivtenajn sistemojn, sistemojn por la distribuo de la elektra kurento, komputilojn, stirajn sistemojn kaj propulsian sistemon. Ankaŭ ĝi ebligis la komunikadojn kun la Tero. Kvankam multaj el tiuj sistemoj estas substituitaj per usonaj sistemoj, la modulo ĉiam estos la ĉefa komponanto de la rusaj instalaĵoj de la stacio.

    Ĝin konstruis la rusa kompanio RKK Energiya kaj estis lanĉita la 12-an de julio 2000 per raketo Proton. Ĉi tiu flugo estis unu el la unuaj flugoj en kiu la raketo portis reklamadon, ĉikaze de la kompanio Pizza Hut.

    Integrita Trusa Strukturo (ITS)[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Integrita Trusa Strukturo.

    La Integrita Trusa Strukturo estas ekstera aluminia strukturo kiu tenas la radiatorojn, la gigantajn sunpanelojn ĉe sia randoj kaj la moveblan platformon de la kanada robota brako[4].

    Dekomence la NASA desegnis ĉi tiun strukturon por la kosmostacio Freedom. Tiu stacio estis nuligita pro manko de mono kaj, kiam oni decidis konstrui internacian kosmostacion, la NASA uzis tiun desegnon kun malmultaj ŝanĝoj por la Internacia Kosmostacio.

    En 1991 finis la fazo de desegnado kaj la strukturo estis dividita por povi trasporti ĝin ene de la kargujo de la usona kosmopramo.

    Destiny[redakti | redakti fonton]

    Modulo Destiny dum sia instalado
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Destiny.

    La laboratoria modulo Destiny estas la plej grava laboratorio de la IKS kaj ebligas esploradojn en pluraj kampoj, kiuj kontribuos al pluraj fakoj kiel medicino, sekureco, fiziko, kemio, ktp. La celo de la laboratorio estas ebligi al la sciencistoj kompreni pli bone la Teron kaj prepari estontajn misiojn al la Luno kaj Marso.

    La kosmopramo Endeavour kupligis ĉi tiun usonan laboratorion al la stacio per sia robota brako la 8-an de februaro 2001. Oni bezonis tri EVA-ojn por plene instali ĝin.

    La laboratorio estas desegnita por enteni ĝis 23 modulajn rakojn internacie normigitaj (angle International Standard Payload Racks). Ili estas ekipitaj je elektro, kondukiloj de fluidaĵoj, mezuriloj, videoekipaĵoj, ktp.

    Kiam la modulo alvenis en la stacion ĝi entenis kvin vivtenajn rakojn kiuj provizis la IKS-on je elektro, aerrefreŝigaj sistemoj kaj kontrolado de temperaturo kaj humido. Sep pliajn rakojn portis al la Internacia Kosmostacio la MPLM Leonardo dum misio STS-102 de la kosmopramo. Aliaj aldoniĝis en postaj misioj.

    Aerkluzo Quest[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aerkluzo Quest.

    La aerkluzo Quest estas la ĉefa aerkluzo de la orbita komplekso. La aerkluzo estis desegnita por ebligi la uzadon de la kosmaj vestoj de usono (EMU) kaj rusio (Orlan kosmovesto). Antaŭ la aldono de ĉi tiu modulo la rusaj kosmonaŭtoj nur povis uzi la Orlan-kosmovestojn de la modulo Zvezda, kaj la usona kosmonaŭtoj nur povis uzi siajn EMU-ojn kiam la kosmopramo estis endokiĝita. La alveno de la dokokupeo Pirs la 16-an de septembro 2001 provizis la stacion je alia aerkluzo por uzi la rusajn kosmovestojn.

    Dokokupeo Pirs[redakti | redakti fonton]

    Dokokupeo Pirs
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dokokupeo Pirs.

    La dokokupeo Pirs havas du aerkluzojn por EVA-oj kaj du kuplosistemojn. En unu el ili estas kuplita la modulo Zvezda, dum la alia estas uzata por la endokiĝo de la kosmoŝipoj Progress kaj Sojuz[5].

    Farita por la rusa kompanio S.P. Korolev RSC Energia, tiu ĉi modulo estas uzata kiel dokejo por la kosmoŝipoj Progress kaj Sojuz, kune kun la modulo Zvezda. Ankaŭ utilas kiel aerkluzo por ebligi la eliradon kaj eniradon de kosmonaŭtoj.

    Modifita kargoŝipo Progress portis ĝin en la stacion la 17-an de septembro 2001. Krom la modulon, ĝi portis ankaŭ brulaĵon, eksperimentaĵojn kaj aliajn ŝarĝojn.

    Ekstera Staplada Platformo (ESP)[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekstera Staplada Platformo.

    La Eksteraj Stapladaj Platformoj (ESP) estas tri komponantoj de la stacio. Ĉiu ESP estas ekstera paledo kie oni tenas ŝparajn partojn. Ĉi tiuj platformoj ne estas presurizitaj sed bezonas energion por la hejtiloj kiujn bezonas iuj el la ŝparaj ekipaĵoj.

    Kanada Robota Brako (Canadarm2)[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Canadarm2.

    Canadarm2 estas la nomo de la plej grava robota brako de la stacio. Ĝin construis Kanado, kaj estas multe pli supera ol sia ‘’frato’’, la robota brako de la kosmopramo. Ĝi longas 17,6 metrojn (2,6 metroj pli ol tiu de la kosmopramo) kaj estas kvar kaj duono pli peza (1.800 kg kontraŭ 410). Vere ne temas pri unu brako, sed du ligitaj. Ĉiu el tiuj du brakoj havas manon en la rando, kiu ebligas al la tuta brako moviĝi tra la stacio.

    Nodo 2[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nodo 2.

    La Nodo 2, ankaŭ nomata Harmony, estis lanĉita en la kosmon la 14-an de Novembro 2007 per kosmopramo dum la misio STS-120. Ĝi estis farita en Turino, Italio por la estrepreno Thales Alenia Space, sed spite ĝi estis farita en Eŭropo temas pri usona komponanto de la stacio. Ĝi enhavas vivtenajn sistemojn por la bona funkciado de la komplekso kaj ankaŭ estas la konektilo por la Orbita Laboratorio Columbus kaj la Japana Poreksperimenta Modulo.

    Orbita Laboratorio Columbus[redakti | redakti fonton]

    Laboratorio Columbus jam instalita en la IKS
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Orbita Laboratorio Columbus.

    Columbus estas scienca laboratorio kaj la plej grava kontribuo de ESA al la stacio.

    Temas pri cilindro de 6,8 m longa kaj 4,5 m diametra. Pezas 10.300 kg sen utilaj ŝargoj, kaj povas atingi pezon de 19.300 kg. Ĝi entenas dek sciencajn rakojn kaj povas enteni aliajn kvar eksterajn rakojn. Ekstere estas tre simila al Plurcela Loĝistika Modulo, ĉar ambaŭ estis desegnitaj por esti lanĉita per kosmopramo.

    Havas planitan vivodaŭron de almenaŭ dek jarojn kaj estas kontrolita de Columbus Control Centre, kiu troviĝas en German Space Operation Centre, parto de la Germana Kosma Agentejo (DLR) en Oberpfaffenhofen, proksime de Munkeno.

    Same kiel la modulo Harmony, estis farita en Turino, Italio, far Thales Alenia Space, sed estis desegnita far EADS en Germanio. Ĝin lanĉis en la kosmon la kosmopramo Atlantis la 7-an de februaro 2008 dum flugo STS-122 kaj estis plene instalita la 13-an de februaro.

    La prezurizita modulo kun la aliaj partoj de la japana kontribuo al la IKS.

    Japana Poreksperimenta Modulo (JEM)[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japana Poreksperimenta Modulo.

    La Japana Poreksperimenta Modulo aŭ JEM, ankaŭ nomata en la japana Kibō kaj kies signifo estas espero, estas la unua loĝebla kosma konstruo de Japanio. Temas pri laboratorio kaj ĝi estas la plej granda modulo de la kosmostacio.

    La komplekso konsistas el diversaj komponantoj. La presurizita modulo (PM) estis farita en Nagojo kaj estas 11,2 m longa. Ĝi ankaŭ havas du poreksperimentajn loĝistikajn modulojn (ELM), unu el ili presurizita (ELM-PS) kaj alia ekstera (ELM-ES), manipulilon (JEMRMS), kaj eksteran instalaĵon (EF).

    Ĝi estis instalita en la stacio per tri kosmopramaj flugoj, STS-123, STS-124 kaj STS-127. En la unua flugo estis instalita la poreksperimenta loĝistika modulo (ELM), en la dua flugo oni instalis la prezurizitan modulon (PM) kaj en la tria flugo oni instalis la eksteran instalaĵon (EF). La instalado de ĉi tiu modulo finis junie 2008 per la flugo STS-127.

    Nauka[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nauka.
    Nauka ataĉita al IKS

    Nauka estis ataĉita al IKS en 2021. Problemo dum ataĉado kaŭzis, ke la tuta IKS rotaciis.

    Estontaj komponantoj[redakti | redakti fonton]

    Plurcela Laboratoria Modulo (MLM)[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Plurcela Laboratoria Modulo.

    Ŝarĝodokejo (DCM)[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝarĝodokejo.

    Eŭropa Robota Brako (ERA)[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropa Robota Brako.

    Nodo 3[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nodo 3.

    Kupolo[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kupolo IKS kaj Kupolo.

    Kosmoŝipoj uzataj[redakti | redakti fonton]

    Homportaj kosmoŝipoj[redakti | redakti fonton]

    Ne homportaj kosmoŝipoj[redakti | redakti fonton]

    • Progress: uzata por provizi la Internacian Kosmostacion je brulaĵoj, manĝaĵoj kaj aliaj ŝarĝoj. Ankaŭ estas uzata por plialtigi la orbiton de la stacio kaj por forporti la rubaĵojn de la stacio.
    • ATV: krom plenumi la samajn taskojn ol kosmoŝipo Progress, ankaŭ estas uzata por provizi la Internacian Kosmostacion je akvo, gasoj kaj eksperimentaĵoj.
    • HTV: uzata por provizi la japanan modulon Kibō.

    Detala tabelo pri la karakterizaĵoj de la kosmoŝipoj uzataj por provizi la Internacian Kosmostacion je ŝarĝoj troviĝas ĉi tie.

    Ekspedicioj[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ: Listo de ekspedicioj al la Internacia Kosmostacio

    Ĉiu longdaŭra ekspedicio nomiĝas "Ekspedicio N", kie N estas la nombro de la ekspedicio. Ĉiu ekspedicio havas averaĝan daŭron de ses monatoj.

    La Internacia Kosmostacio estas la plej vizitita kosmoveturilo en la historio de kosmoflugado.

    Observado de Tero[redakti | redakti fonton]

    La amplekso de la stacio sufiĉas por observado per nuda okulo de la tera surfaco. La IKS videblas kiel sufiĉe hela stelo, kiu sufiĉe rapide moviĝas sur la ĉielo proksime en direkto de okcidento al oriento (angula rapideco proksime 4 gradoj en minuto). Dependante de la punkto de observado ĝia ŝajna magnitudo varias de -4m ĝis 0m. La Eŭropa Kosma Agentejo kune kun la retpaĝaro «www.heavens-above.com» disponigas eblecon al ĉiuj dezirantoj ekscii la horaron de traflugo de la IKS super determinita punkto sur nia planedo. Enirante la paĝon dediĉitan al IKS kaj entajpante la urbon eblas ekscii la ekzaktan tempon de superflugo por proksimaj tagoj prezentitaj en la tabelo. Post klako sur la linio de la tabelo malfermiĝas stela mapo kun trajektorio de traflugo. La horaron de traflugoj eblas rigardi ankaŭ sur la paĝaro www.amsat.org. La trajektorion de flugo en reala tempo eblas rigardi sur la paĝaroj de la partoprenantoj de la projekto, ekzemple sur la paĝaro de la Rusia Federacia Kosmoagentejo. Sur la paĝaro www.iss.stormway.ru oni montras videoregistraĵojn de la kameroj de IKS kaj la trajektorion de la IKS en reala tempo.

    Sur la paĝaro www.heavens-above.com eblas elekti lingvon de la paĝaro. Ankaŭ Esperanto estas elektebla. Des pli, se Vi malfermas la paĝaron el esperanta Fajrovulpo, la paĝaro aperas tuj en Esperanto.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Entute 10 landoj partoprenas la IKS-on. Aŭstrio, Finnlando, Irlando, Portugalio kaj Britio decidis ne partopreni. Ankaŭ ne partoprenas Grekio kaj Luksemburgio ĉar aniĝis al ESA post la komenco de la projekto.
    2. Ankaŭ vizitis la kosmostacion kosmonaŭtoj el Kazaĥio, Sud-Afriko kaj Brazilo. Ankaŭ vizitis ĝin kosmonaŭtoj kun duobla ŝtataneco, kiel Anousheh Ansari (irandevena), Salizhan Sharipov (Uzbekdevena), ktp
    3. Alejandro Ibrahim Perera. (2002) Descubrir las estaciones espaciales. AENA. ISBN 9788495135728.
    4. ITS Arkivigite je 2007-12-07 per la retarkivo Wayback Machine (anglalingve)
    5. http://www.nasa.gov/mission_pages/station/structure/elements/pirs.html Arkivigite je 2005-10-25 per la retarkivo Wayback Machine Dokokupeo Pirs (NASA). (anglalingve)

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Oficialaj retpaĝaroj pri la IKS de la partoprenataj kosmaj agentejoj:

     Usono

     Rusio

     Kanado

    Eŭropo

     Japanio

     Brazilo

     Italio