Ĝermolisto de Esperanto-eldonaĵoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Internacia Legolibro)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de Esperanto-eldonaĵoj. Movu unufrazajn artikolojn de Esperanto-eldonaĵoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.

Enhavo


A [redakti]

Albumo de konataj Esperantistoj [redakti]

Albumo de konataj Esperantistoj. Red. Fritz Schuck, 1906. 55 p. kun 111 fotoj. Unika dokumento pri la pioniroj de la unua epoko de E.

Argentina Esperantisto [redakti]

Argentina Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1917; formato 25x17.

La Arto de Memdisciplino: Psikagogio [redakti]

La Arto de Memdisciplino: Psikagogio. Originale de Ch. Baudouin. 1926, 96 p.: „Bonega enkonduko en la problemojn de la psikoanalizo, mirinda stilo, . . . aldono de listo de fakaj esprimoj kaj de faka literaturo.“ (O. Simon, La Socialisto, 1926; p: 100.)

Aŭstralio: Lando kaj Popolo [redakti]

Aŭstralio: Lando kaj Popolo. Originale verkita de A. Delsudo kaj Lauri Laiho. 1927, 93 p., 29 fotoj. Bela kaj interesa libro pri la nuna Aŭstralio. Aperis ankaŭ en finna traduko.

Aŭstria Esperantisto [redakti]

Aŭstria Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1924 de H. STEINER, kitas red. ĝis nun. Formato 24x16 cm.

B [redakti]

Boks kaj Koks [redakti]

Boks kaj Koks. Komedieto de J. M. Morton, el la angla trad. Ch. Stewar. 1907, 2? p. Teatraĵo de la UK en Cambridge, 1907.

C [redakti]

Ĉ [redakti]

D [redakti]

Dansk Esperanto-Blad [redakti]

Dansk Esperanto-Blad. Organo de CDEL, fondita en 1928; formato 23x17 cm. Red. Martin Palsberg.

Esperanto-dana vortaro [redakti]

Dansk-Esperanto ordbog. E. kaj H. Grønborg. Odense, 1949. 387p. 21cm. Daŭre la plej granda dana-Esperanta vortaro (pli ol 10 mil kapvortoj). Bind..

De Animo al Animo [redakti]

De Animo al Animo estas verko de Huberto Rohden tradukita de Délio Pereira de Souza. La aŭtoro prezentas la regulojn de la Evangelio en formo de rakontento sub neŭtrala vidpunkto, t.e., akcetebla al ĉiuj kristanoj.

E [redakti]

Esperanta - kamboĝa vortaro [redakti]

Der Esperantist [redakti]

der esperantist estis organo de Esperanto-asocio en Germana Demokratia Respubliko (GDR) en la jaroj 1965-1990. Entute aperis 164 kajeroj (A5), pri kiuj ekzistas duvoluma registro prilaborita de Ino Kolbe kaj Linde Knöschke (A4, po 120 paĝoj).

Esperanto-Bladet [redakti]

Esperanto-Bladet. Organo de la norvega E-movado, fondita en 1932; formato 30x20 cm. Redaktis H. Bonnevie.

Esperanto en Azio [redakti]

Esperanto en Azio estas bulteno de KAEM pri e-movado en azio. Ĝi aperas 4 foje dum la jaro. Ĝi estas presata en Japanio.

*Arkivo de la bultenoj:

  • [1] arkivo-paĝo de KAEM, entenanta n-rojn 54 - 62

Esperanto-hungara vortaro [redakti]

  • Hungara-Esperanta
    • Hungara-Esperanta meza vortaro. Magyar-Eszperantó kéziszótár. I. Szerdahelyi, I. Koutny. Budapest, 1996. 12+835p. 21cm. Granda vortaro kun 65 000 leksikaj unuoj. Multaj proverboj, esprimoj kaj sintagmoj; sciencaj kaj teknikaj vortoj. Bind.
    • Hungara-Esperanta vortaro. I. Szerdahelyi, I. Koutny. Komp. Gábor Deák Jahn k.a. Budapest, 1999. Vortaro kun serĉfunkcio, plus diversaj e-lingvaj dokumentoj. Komputila disko.
  • Esperanta-Hungara
    • Eszperantó-Magyar Kéziszótár. Esperanto-hungara vortaro (1957) Kolomano Kovaĉ. Novi Szád, Vajdasagi Eszperantó-Szövetség, (1a eld). 178p.
    • Eszperantó-Magyar Szótár. Esperanta-hungara vortaro' (1961). Ĉefred. Alfonso Pechan. Budapest, 1988 (6a eld). 464p. 15cm. 9000 vortradikoj kaj 14 200 kunmetaĵoj.
  • Faka
    • Komputiko *Mikrokomputila kaj mikroelektronika fakvortaro angla-germana-hispana-Esperanto-hungara. Magda Kovács. Trad. I. Bujdosó. Budapest, 1989.

Esperanto Lernolibro [redakti]

Esperanto-slovena vortaro [redakti]

Esperanto-slovena vortaro. Otmar Avsec, Janez Jug, Marija Zlatnar Moe. Ljubljana, 1999. 139p. 20cm.

Etimologia Vortaro de (la) Propraj Nomoj [redakti]

"Etimologia Vortaro de (la) Propraj Nomoj", de André Cherpillod, 214 p., estas vortaro eldonita en 2005.

F [redakti]

Fatala Ŝuldo [redakti]

Fatala Ŝuldo. Teozofia romano de Dalsace, el la franca trad. E. F. Cense. 1910, 318 p.

La Firmao de la Kato, kiu pilkludas [redakti]

La Firmao de la Kato, kiu pilkludas. De Balzac, el la franca trad. P. Benoit. 1924, 75 p. „La vivo, la movo ŝajnas preskaŭ foresti, anstataŭataj de longaj detalegaj priskriboj. Tamen. . . impreso de tre neta neforgesebla bildo. Traduko tro laŭvorta.“ (G. S ,E' 1924, p 188.)

G [redakti]

Ĝ [redakti]

H [redakti]

Historio de Kristo [redakti]

Historio de Kristo. Giovanni Papini [El la itala trad.]. Eld. Paolet, S. Vito al Tagliamento, 1931, XXX, 573 p. (IEMW:704.649-B.Esp-)

Ĥ [redakti]

I [redakti]

La Interligilo de l' PTT [redakti]

La Interligilo de l' PTT. Oficiala informilo de ILEPTO. Fondis en 1922 la fratoj Filliâtre, Paris. Formato 26,5x18.5. (v. PTT )

Internacia Legolibro [redakti]

Internacia Legolibro. Redaktis Kenngott. 1930, 123 p. Originale verkitaj legaĵoj de Stojan, L. Briggs, Mezei, Balkanyi, Kenngott, Hetzel, Kreuz kaj J. Bergh.

Internacia Stenografiisto [redakti]

Internacia Stenografiisto estis trimonata "oficiala organo de l'Internacia Asocio de la Esperantistoj-Stenografiistoj (IAES) kaj de l'Franca Societo de la Esperantistoj-Stenografiistoj", fondita en 1923 de Pierre Flageul, kiu estis ĝia unua redaktoro. Redaktoro en 1934 estis Léon Cogen. La lasta numero estis tiu de decembro 1934. Antaŭe ĝi aperis sub la nomo "Rondiranta gazeto".

Ekstera ligilo: Jarkolektoj de Internacia Stenografiisto (tie skribita "Stenografisto") en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

J [redakti]

Ĵ [redakti]

K [redakti]

Katolika Esperantisto [redakti]

Katolika Esperantisto estas oficiala organo de Katolika Esperantista Hispana Asocio.

Katolika Preĝaro [redakti]

Katolika Preĝaro. De S. Radegonde Latina kaj E-a teksto. Ĉiuj dimanĉaj diservoj kaj la plimulto de la festoj de l' jaro. 1908, 180 p.

Katolika Preĝlibro [redakti]

Katolika Preĝlibro. De Modesto Eugenio Carolfi. Latina kaj Esperanta tekstoj. 1922, 160 p.

Kie estas la Eklezio de Kristo? [redakti]

Kie estas la Eklezio de Kristo?. M. van der Hagen. Trad. el la nederlanda lingvo de M. Borret. Eld. Govers, Hago. 1912, VI, 160 p. (IEMW:708.631-B.Esp-)

Konciza Etimologia Vortaro [redakti]

"Konciza Etimologia Vortaro", de André Cherpillod, 504 p., eld. UEA, Roterdamo, 2003.

Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto [redakti]

La Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto. De R. Laisney. Eld. Hachette, Parizo, 1908,197 p. Aprobita de la katolika eklezio. (IEMW:700.935-B.Esp-)

La Kvinjaro de Sovetlandoj [redakti]

La Kvinjaro de Sovetlandoj. De Sosnowski, el la rusa trad. V. Polakov. 1923, 80 p. Ĝi per multaj bildoj kaj sugesta teksto iom malkaŝas al ni la spiritstaton, kredon kaj iluziojn de niaj orientaj najbaroj.“ (G. S. ,E' 1923 p: 183.)

L [redakti]

La Lanterno Azia [redakti]

La Lanterno Azia estas ĉiumonata oficiala organo de Korea Esperanto-Asocio.

Leteroj al Brigito [redakti]

Leteroj al Brigito. La socialista partio, ĝiaj principoj kaj ĝiaj taskoj. De J. B. Severac. 1933, 207 p.

Libero [redakti]

Libero. Monata revuo de movadoj por reformigo de la vivo. Interese redaktita. Aperis en 1925-26; 244 p. Formato 29x31. (BIL, p: 319.)

Libro de l' Humoraĵo [redakti]

Libro de l' Humoraĵo. Verkita de P. Lengyel. 1900, 208 p., dua eld. 1908, 197 p., kun 54 bildoj. Anekdotoj kaj aliaj bonhumoraj rakontetoj kaj ŝercoj, simpla, klasika stilo.

Litova Almanako [redakti]

Litova Almanako. 1923, 284 p. Poeziaĵoj kaj noveloj el la litova literaturo; artikoloj pri la historio, nacia civilizacio, arto, lernejoj, ktp. de la lando.

M [redakti]

Malriĉa Knabo, kiu gloriĝis [redakti]

Malriĉa Knabo, kiu gloriĝis. Verkis Herben, Mrázková kaj Pittner, 1930, 136 p. Vivo kaj agado de Masaryk, ĉefa fondinto kaj prez. de la ĉ. respubliko, (amiko de E).

Mi ĉiam tia rememoru vin [redakti]

Mi ĉiam tia rememoru vin. Antologio de bulgara ampoezio. Tradukis A. Grigorov k.a. Pli ol cent verkoj de ĉi-jarcentaj aŭtoroj kaj el la popola poezio. Kunmetis Venelin MITEV, redaktis István Ertl. Kun pentraĵoj de H. Matisse k.a. Pres-Esperanto. Sofio. 1992. 112 paĝoj.

Migrukunmi [redakti]

Migrukunmi. Katolika preĝlibro por viroj kaj junuloj. De J. Sauren, 1913, 336 p.

La Militrezistanto [redakti]

La Militrezistanto. Novaj-eldonaĵoj de l' Internacio de Militkontraŭuloj. Fondita en 1930. Aperas neregule. Formato 20,5x14. (v. Militrezista movado.)

N [redakti]

O [redakti]

P [redakti]

La Paĝio [redakti]

La Paĝio estis (preskaŭ) dumonata periodaĵo de HEJ ĉ. 1991-1993, redaktate de Németh Csaba, kiu poste kabeiĝis pro personaj kialoj.

La Parizaneto [redakti]

La Parizaneto. Resumeto de la vivo kaj manieroj de la francoj, kun specialaj rimarkoj rilate al Parizo de R. Kron, el la franca trad. Connor kaj Hayes, 1904 (?), 126 p. „Uzebla kiel lernolibro.“ (L. I. 1908, p: 91.)

Pejzaĝoj en Aŭstrio [redakti]

Pejzaĝoj en Aŭstrio. Eldonis la ministerio por fervojaj aferoj, Vieno. 1913, 120 p. Luksa libro pri la antaŭmilita Aŭstrujo kun multaj ilustraĵoj.

Pentroarto en la malnova Hungarujo [redakti]

La pentroarto en la malnova Hungarujo. Verkis: Genthon István. Trad.: Ferenc Szilágyi. La bildotekstojn trad. Kálmán Kalocsay. Eldonejo Literatura Mondo, Budapest, 1932, riĉe illustrita. (IEMW:370.720-C.Esp-)

La Pirato [redakti]

La Pirato. Spritgazeto, fond. en 1933. „Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco. . . relativa. Ŝipestro: R. Schwartz.“

Pri Piedpilkludanto [redakti]

Pri Piedpilkludanto. Rakonto de V. v Nispen, el la nederlanda trad. M. Bartholomeus. 1934, 96 p., kun ilustraĵoj. Malmultaj okazaĵoj, religi-morala tendenco.

Q [redakti]

R [redakti]

La Reformanto [redakti]

La Reformanto. Popola biografio de S. Francisko el Assisi. Originale de Carolfi 1927, 88 p.

La Regado de si mem [redakti]

La Regado de si mem per konscia aŭtosugestio. De Coué, el la franca trad. J. Borel. 1925, 56 p. Laŭ tiu teorio „ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn.“

REJM-info [redakti]

REJM-info estas informorgano de REJM. Aperas kiel rubriko en "Rusia Esperanto-Gazeto" (REGo).

Ligoj [redakti]

Ekstera ligilo    Arkivo de "REGo" ĉe la paĝaro de REU (eo)

S [redakti]

Sankta Nikolao en Nederlando [redakti]

Broŝurita, 40 paĝoj, eldonita de IEI Hago. Theo Ramaker kaj kelkaj amikoj de li, tradukita de Julia Isbrücker

Sennaciismo kaj internaciismo [redakti]

Broŝuro de Boris Lvoviĉ Ejdelman publikita en 1930. Akra kritiko kontraŭ sennaciismo de Lanti el vidpunkto de ortodoksa marksismo.

Ŝ [redakti]

T [redakti]

La Tribune Esperantiste [redakti]

La Tribune Esperantiste. Grava prop. gazeto en franca lingvo. Fondita en 1930 de H. Ferez, kiu ankaŭ redaktas ĝin. Aperas kvaronjare en 60x 45 formato.

Tutmonda Intersteno [redakti]

Tutmonda Intersteno. Monata gazeto por la disvastigo de la Intersteno (v.) Aperas de 1930, 21x15 cm. Red. Fr. Graser, Frankfurt.

U [redakti]

Ŭ [redakti]

V [redakti]

Verda Voĉo [redakti]

Du-monata gazeto de Korea Esperanto-Junularo

W [redakti]

X [redakti]

Y [redakti]

Z [redakti]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.