Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La logotipo de ILERA

ILERA estas la Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj. Ĝi estis fondita en 1970. Ĝi organizas skedojn kaj rondojn je la radiofrekvencoj. Ĝi eldonas la ILERA-bultenon. Prezidanto nun estas JA1FXZ, Tanaka Joŝikacu, Jojo, sekretario estas F5RC, Renata, kasisto estas DF7TZ Karl Heinz. Adresojn vidu en la jarlibro de UEA je urboj Tokio, Agen, Aalen.

La historio de ILERA

Komencaj jaroj

Esperanto kaj radiotelekomuniko disvastiĝis en la mondo paralele, preskaŭ en la sama tempo. Radioamatoraj agadoj akompanis la oficialajn evoluigojn de radiodissendoj.

Unuafoje renkontiĝis la du agadareoj de la homaro en 1925, kiam okazis la fondo de la IARU, Internacia Amatora Radio Unuiĝo en Parizo. Celo de tiu fonda konferenco estis kunordigi la aktivecojn de radioamatoroj mondskale, speciale ankaŭ prepari sin por la internacia regulado de ĝenerala uzo de radio.

La IARU rekomendis la uzon de Esperanto por internacia komunikado. La protokolo de la fonda konferenco estis skribita en franca, angla kaj Esperanto.

Ĉar la granda plimulto de aktivaj radioamatoroj vivis en Usono, tamen en la praktiko radioamatoroj por internaciaj kontaktoj uzis la anglan lingvon. Por savi tempon, oni speciale je morsaj kontaktoj evoluigis aron da mallongigoj, i.a. la Q-kodon.

diversaj aktivecoj

Ankaŭ en 1925 fondiĝis en la franca ĉefurbo organizaĵo: Internacia Radio-Asocio. Entuziasmaj membroj de la grupo publikigis esperantlingve teknikajn kaj radioamatorajn artikolojn en Internacia Radio Revuo. Bedaŭrinde, post kelkaj jaroj la agado ĉesis. Ekde 1946 en Brazilo funkciis dum kelkaj jaroj en San-Paŭlo Círculo dos Radioamadores Esperantistas, laŭ informo de Luís Fosca, PY2ABF, iama PY2AGI, al letero al Henriko, F9ED, en la 10a de septembro 1964: Mi profitas la okazon por informi vin, ke la adreso de nia Klubo de Esperantistaj Radio-amatoroj estas: Ave. Jabaquara, 1311, 2 andar, ZP8, São Paulo – Brazilo. Bonvolu skribu nin (sic) kaj disvastigu nian agadon. Ni ekzistas ekde 1946.... En 1958 Stefan Szabo, OE5SZ, jam provis organizi ligon. En letero de la 24a de aŭgusto 1961 (en mia arkivo), David Richardson, W7LLV, skribis al Henriko, F9ED: De ioma tempo mi havis la intencon provi starigi organizaĵon (eĉ se tute neformalan) de esperantistoj radioamatoroj. [...].

La sekva apero de esperantista organizaĵo en la radioamatora movado okazis en Japanio: la 21-an de oktobro 1960 fondiĝis la klubo JA1YAR, en kiu kelkdeko da aktivuloj aktivis. Ili eldonis la revuon EKARO (1963) kaj funkciigis – eble la unuan en la mondo – radiorondon en la pacifika areo, kies gvidanto estis Bunnie (Buno) Chambers, KH6GT. La grupo aperigis la bultenon OSCILILO de 1970. De 1963 ĝis 1968 Edward Lindberg, W2CIL, eldonis la bultenon Esperanto-Radio, nun jam por la tuta mondo. La eldonaĵo informis ĉiujn radioamatorojn, kiuj interesiĝis pri la internacia lingvo. De 1968 ĝis 1973 aperis Esperantista Radioamatora Bulteno farita de Nid Dutra D’Amorim, PY6JZ.

Fondiĝo de ILERA

Dum la 55a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno (1970) dek kvar radioamatoroj el sep landoj unuanime apoginte la ideon de Rudi Bartosch, OE3RU, fondis ILERA – Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj. Tuj ili akceptis la statuton.

La unua estraro

La unua estraro estis fondinto Rudi Bartosch, OE3RU. Prezidanto: Edward Lindberg, W2CIL. Vicprezidanto: Anton Huemer, OE5HML. Sekretario: Ken Sly, G4MR. Kasisto(j): G4MR, W2CIL. Bultenisto: W2CIL.

La sekvaj estraroj

El la trijara agado rezultis la atingo de cent aniĝoj de radioamatoroj. En 1974 la vicprezidantajn taskojn entreprenis Nakazima Kyohei (Naĉjo), JR1ISG. Ekde 1969 oni komencis funkciigi kongresajn staciojn dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Por solvi internajn problemojn la estraro decidis en Varna (1978) funkciigi laborgrupon: Ken Sly, G4MR; Franta Hazprunár, OK1AFZ; Harry Sörensen, OZ6HS; Hans Welling, DJ4PG; Naĉjo, JR1ISG; Rami Ŝlain, 4Z4LX; Lionel, F6EBE; Genadij Jaskov, UW9YE; ON8XZ; Ed Lindberg, W2CIL; VE3BRS; Renata Chassard, F5RC; OZ2HS kaj DL-SWL. La decidoj de tiu laborgrupo estis favoraj, kaj kvarjara prospero venis en la vivon de ILERA, kun la aliĝo de nova cento da radioamatoroj. En 1980 Ken Sly, G4MR, estis elektita kiel ĝenerala sekretario kaj prezidanto. Post trijara laboro G4MR kaj OK1AFZ rezignis pri la postenoj pro la malbonaj financaj statoj de la organizaĵo.

La bulteno, kiun redaktis diversaj membroj en diversaj lokoj depost 1978 malofte aperis. En 1986 akceptis la titolon de prezidanto Naĉjo, JR1ISG, sed rezignis post unu jaro. En la centjariĝa Universala Kongreso de Esperanto (Varsovio, 1987), la ĉeestantaro elektis novan estraron: Prezidanto: Genadij Jaskov, UW9YE; Vicprezidanto: Hans Welling, DJ4PG; Sekretario: Laszlo (Laci) Matusinka, HA7PW. Tiu periodo de julio 1987 ĝis majo 1993 alportis novan viglecon al ILERA, dank’ al ĝia nova estraro, precipe Laci, HA7PW. Post kvinjara ĉeso la aniĝoj rekomenciĝis kaj estis konfirmitaj per membrokarto, kaj la kotizoj denove alvenis. Oni kreis ankaŭ insignon de la Ligo (ĝi aperas sur la kovrilpaĝo de la bulteno). Laci, HA7PW, eldonis dudek bultenojn. La ekzisto de la bulteno estas grava ne nur ĉar ĝi raportas la aktivecon de la membroj kaj, sekve, la historion de ILERA, sed ankaŭ ĝi servas kiel ligilo inter la membroj. Plurfoje oni eldonis oficialan membroliston. Laŭ peto de pluraj membroj oni organizis duan konkurson nomitan printempa konkurso en 1991, kies respondeculo estis Aleksej, UAØAAA (nun RVØAU, IL-465). Tiu konkurso okazis nur dufoje. En Vieno dum la Universala Kongreso de Esperanto (1992), ĉe la fino de kvinjara periodo, la anaro reelektis la ĝistiaman estraron nun plivastigitan per nova vicprezidanto: DL6UDX (Poste DL1CC). Samtempe oni akceptis novan statuton. La laboron helpis 27 estraranoj tiel nomataj landaj reprezentantoj (LR). En 1993 post sesjara laboro, Laci, HA7PW, kaj Genadij, RW9YE, rezignis. Post tiam la asocio restis du jarojn kun estraro reduktita al du vicprezidantoj. De 1994 ĝis 1997 nur kvin bultenoj aperis. Eldonis ilin pluraj LR, Laŭvice DJ4PG, DL6UDX, F9ED, SM5DAD, PT2CA. En Tampere (1995) estis elektita nova estraro: Prezidanto: Wolf Krüger, DL1CC (eks-DL6UDX); Vicprezidanto: Hans Welling, DJ4PG; Sekretario: Kaj Stridell, SM5DAD; Kasisto: Jean-Jacques Noël, F6ILR. En Prago (1996), David Harris (Daĉjo), N6UOW, transprenis la postenon de sekretario. Li starigis la paĝon de ILERA en interreto. En Montpellier (1998), Lenio Marobin, PY3DF, fariĝis sekretario kaj Daĉjo, N6UOW, fariĝis sekretario pri interreto, kaj Jean-Jacques, F6ILR, entreprenis la eldonadon de la bulteno pli regule ĝis lia forpaso. Post Gotenburgo (2003) la estraro de ILERA estis la sama, ol ĝi troviĝas hodiaŭ, kun la aldono de la kasisto Ian Mac Dowall, G-SWL.

Nombro de membroj

La lasta eldonita membro-numero estas 605 (laŭ ILERA-bulteno 72, aŭgusto 2008). Ne precize konata estas, kiom da membroj intertempe mortis, eble restas ĉirkaŭ 500. Kun tiu nombro ILERA estas inter la plej fortaj fakorganizaĵoj en UEA.

Dum la jarĉefkunvenoj de ILERA, kiuj okazas dum la Universalaj kongresoj, kutime partoprenas inter dek ĝis 20 membroj.

Kongresaj Stacioj dum la jaroj

Kongresa stacio dum la Universala Kongreso estas bona propagandilo por Esperanto. Ofte lokaj kluboj de radioamatoroj helpis konstrui la kongresan radiostacion kaj efikan antenon. Multaj kontaktoj (eterkontaktoj) estis faritaj kaj konfirmkartoj poste dissenditaj, informante pri nia lingvo kaj la kongreso.

Du ekzemploj el diversaj:

  • en 1993 la radioklubo de Valencio starigis fortan stacion kun 3-elementa anteno. Pli ol 1000 eterkontaktoj estis faritaj en Esperanto, hispana kaj aliaj naciaj lingvoj. Tiel la radioamatoroj en la tuta regiono de la mediteraneo estis informitaj.
  • En Tel Aviv 2000 ni luprenis apartan ĉambron en la plej alta etaĝo de la kongresa hotelo kaj instalis tre efikan antenon sur la tegmento.
  • JARO - URBO - VOKSIGNO
    • 1969 - Helsinki - OH2ESP
    • 1970 - Vieno - OE1XEW
    • 1971 - Londono - GB3ESP
    • 1972 - Portland - WI7UKE
    • 1974 - Hamburgo - DKØEW
    • 1978 - Varna - LZ2KKK
    • 1980 - Stokholmo - SKØXAE
    • 1981 - Brazilio - PT2CA
    • 1982 - Antverpeno - ON8YX
    • 1983 - Budapeŝto - HA5HEA
    • 1985 - Aŭgsburgo - DKØEKA
    • 1987 - Varsovio - SPØUEA
    • 1988 - Roterdamo - PA/DJ4PG, PA3DFZ
    • 1989 - Brajtono - GBØUKE
    • 1990 - Havano - T42UK
    • 1991 - Bergeno - LA1ESP
    • 1992 - Vieno - OE1XEW
    • 1993 - Valencio - ED5SPE
    • 1994 - Seulo - 6K94UK
    • 1995 - Tempere - OH3E
    • 1996 - Prago - OL5ESP
    • 1998 - Montpeliero - TM8E
    • 1999 - Berlino - DFØESP
    • 2000 - Tel-Avivo - 4X85EUK, 4X85E
    • 2001 - Zagrebo - 9AØE
    • 2002 - Fortalezo - PV2UKE
    • 2003 - Gotenburgo - 8S6UEA
    • 2005 - Vilno - LY9ØE
    • 2007 - Jokohamo - 8J1ESP
    • 2009 - Bjalistoko - HF94KE
    • 2013 - Rejkjavik - TF3ESP

Rimarko pri taŭgaj kongresaj voksignoj: Por esti facile rekonebla ankaŭ por ne-esperantistaj amatoroj, estas rekomendata, apliki por tre mallonga voksigno. Speciale taŭgas simpla E kiel sufikso. Ideala estis ekzemple OH3E, kiun ni povis literumi "oskar hotel tri Esperanto". La literoj UK kiel sufikso ne donas tujan komprenon al ne-esperantistoj.

ILERA-bulteno kaj Yahoo-grupo

ILERA eldonis bultenojn. Unuaj eldonistoj estis W2CIL, Ed, kaj G4MR, Ken. Poste diversaj eldonistoj prizorgis ilin. La lastaj bultenoj ne aperis sur papero, sed en la interreto. La adreson vidu sube je retaj ligiloj.

Krom la bultenoj ekzistas la Yahoo-grupo de ILERA kiel komunikilo. Adreson vidu sube.

Esperanto-konkurso

En 1977 Hans Welling, DJ4PG, ekorganizis Esperanto-konkurson, kiu ekde tiam ĉiujare okazas dum la tria semajnfino de novembro.

Datalojn vidu en la Yahoo-grupo.

Ankaŭ legu la artikolon Radioamatora konkurso

Konfirmkartoj

Dosiero:8J1ESP.JPG
Konfirmkarto de amatora radiostacio 8J1ESP

Post kontakto radioamatoro sendas konfirmkarton. Tiu prezentas la stacion, eble kun foto. La karto bone informu pri Esperanto. Tial ILERA rekomendas, uzi tekston en nia lingvo, almenaŭ paralele kun nacia aŭ la angla. La vorto Esperanto aperu bone videbla, en grandaj literoj. Ekzemplojn de Esperanto-konfirmkartoj vi trovas en la Yahoo-grupo.

Esperanto-Diplomo

En 19?? Laszlo, HA7PW establis la Esperanto-diplomon. Amatoroj, kiuj povas prezenti konfirmkartojn de minimume 10 diversaj stacioj, presitaj en Esperanto, aŭ kun alia Esperanto-teksto, povas ricevi ĝin. Poste pli altaj gradoj eblas. DL1CC kiel unua atingis la gradon 200 per prezentado de 200 kartoj. Pri la detalaj reguloj vidu en nia Yahoo-grupo.

Post la morto de Laszlo nun Riĉardo, LY2FN prizorgas la diplomon.

interreto

La interreto donis multajn pozitivajn akcentojn al Esperanto, ĉar oni povas nun ĉiam kaj kun malaltaj kostoj komuniki internacie en nia lingvo.

Tamen pro tio la privilegia situacio de la radioamatoroj fariĝis pli malforta kaj la aktivecoj en la etero malkreskas. Kelkaj membroj de ILERA nun ankaŭ uzas la interretan radioamatoran programon ECHOLINK. Elparolo Eĥolink. Ĝi estas akceptata kiel aldona "bendo" dum nia konkurso. Per kontakto je ECHOLINK aranĝu postan kontakton je mallongaj ondoj.

En ECHOLINK ni preferas indiki la indikon "Esperanto" post la voksigno, anstataŭ la kutiman indikon de la loko a.s.. Tio faciligas trovi aktivajn Esperanto-staciojn. Simple enmetu la serĉvorton Esperanto.

Vortaro

En 1973 la pacifika rondo kaj Buno, KH6GT eldonis la radioamatoran Esperanto-terminaron. Ĝi estis ok-paĝa, formato A5. Ĝi klarigis multajn vortojn bezonataj por kontaktoj inter Esperanto-radioamatoroj. La enhavo estis ellaborita kaj en praktiko provita per multaj radiokontaktoj en la pacifika rondo.

Ĝi enhavis diversajn grupojn da vortoj:

  • fakvortoj teknikaj
  • Esperanto-tradukoj de la amatoraj ĵargonaj esprimoj

Ni volis eviti, ke en Esperanto oni uzu tradukitajn anglalingvajn ĵargonajn vortojn kiel "sepdek tri". Ni uzu klaran lingvon kaj diru "ĝis!"

Anstataŭ diri QRM aŭ la strangegan "kuoromo" ni uzu "intermikso"

Uzante tiujn vortojn ekestis pli bona radioamatora Esperanto.

En sia lernolibro "Esperanto für den Amateurfunk", dulingva Esperanto - Deutsch, Hans, DJ4PG inkluzivis vortaron trilingvan angla/ham jargon - germana - Esperanto. 1999, 12 p. Ĝi transprenis plejparte la vortojn fiksitaj de la pacifika rondo.

literuma alfabeto

Speciala artikolo: literuma alfabeto

Ankaŭ enestis en la terminaro de KH6GT literuma alfabeto. Ĝi sekvis plejparte la alfabeton de la ICAO, la internacia aviadila organizo. Kelkaj vortoj el tiu unua versio de la alfabeto estis poste anstataŭigitaj per vortoj pli proksimaj al la ICAO-alfabeto. Ni juĝas pli utila la uzon de pli internacie kompreneblaj vortoj.

Jen kompara listo de vortoj el la alfabeto de KH6GT kaj la nun plej uzataj.

litero antaŭa nuna
G galono golf
I indiana india
L luna lima
M maŝino majk
O oktobro oskar
R rekordo radio
S sofa siera
T triunfo tango
V viktoro viktor
Z zuluo zulu

La kompletan ILERA-alfabeton vidu je literuma alfabeto, parto literumaj tabeloj.

La ĉapelitaj literoj

En amatora lingvo ĉapelitaj literoj rare okazas, tial ĝia literumado rare estas bezonata. Ofte la Zamenhofa transliterumado (ch gh jh sh hh u) estas uzata, speciale je morsado.

En voĉa lingvo oni povas ankaŭ literumi laŭ la Zamenhofa transliterumado. Proponita estis ankaŭ uzi

  • Ĉ ĉefo
  • Ĝ ĝirafo
  • Ĥ ĥaoso
  • Ĵ ĵurnalo
  • Ŝ ŝilingo
  • ŭ uniformo hoko

numeroj

Por eviti miskomprenojn, ni diras "sepen" anstataŭ sep. Kelkfoje ni diras sesa anstataŭ ses. Sepen nun enestas en la NPIV. Ni rekomendas ĝian uzon ankaŭ por ĝenerala telefona uzo.

ILERA-frekvencoj

Dum la unuaj jaroj stacioj kontaktis laŭ aparte aranĝitaj kondiĉoj. Tempo kaj frekvenco estis individue aranĝitaj. Poste grupoj aranĝis specialajn frekvencojn kaj tempojn. Sed tiuj estis malsamaj en Japanio, Eŭropo, Sudameriko kaj alie. Tial ĝenerala alvoko havis ege malaltan ŝancon esti respondita. Ĉirkaŭ en 1972 DL8XH, Ludwig proponis sistemon de komunaj frekvencoj, kiuj uzis facile memorigeblajn finajn ciferojn 66. Tiuj estis: 3,766 MHz 7,066 MHz, 14,266 MHz, 21,266 MHz, 28,766 MHz. Baldaŭ ĉiuj akceptis ilin. Ankaŭ diversaj tempoj estis proponitaj.

En modernaj aparatoj oni povas stoki la ILERA-frekvencojn kaj aktivigi la skanilon, kio estas aŭtomata serĉilo. Tio donas bonan ŝancon rimarki alvokon sur unu de tiuj frekvencoj. Ĉar tuta trairo de la skanilo bezonas longan tempon, via alvoko estu sufiĉe longa. Helpas al la facila ekkono de esperanta alvoko, se oni vokos per "iu ajn! iu ajn!".

Sugesta skedo por E-kontaktoj

Tempoj estas en UT Universala Tempo, anglalingve GMT, do la londona (vintra) tempo. La aktiveco ege dependas de la sunmakuloj. Plej ofte nun aktivaj estas la skedoj markitaj kun ** . Samtempe ni uzas Echolink, per kiu ni povas aranĝi aktivecon je mallongaj ondoj.

kHz - Tagoj - UT - regiono

  • 14266 - (sab) dim, lun - 12:30h - Eŭropo
  • 14266 - sab, dim - 20:30h - Sud-Ameriko **
  • 7006 - lun-ven - 07:00h (somere) - Francio
  • 7006 - lun-ven - 08:00h (vintre) - Francio
  • 3770 (3766) - lun - 17:00h (somere) - Eŭropo
  • 3770 (3766) - lun - 16:00h (vintre) - Eŭropo
  • 21266 - sab - 22:00h, 22:30h, 24:00h - Pacifiko

Kiam estas bonaj eteraj kondiĉoj, kaj speciale, kiam jam okazas kontakto je iu ILERA-frekvenco, estas rekomendinde anonci tion en Echolink, ĉar Echolink enhavas komfortan eblecon montri aktivajn voksignojn per alarm-listo.

Eksteraj ligiloj

En tiu Yahoo-grupo vi trovas la plej novajn informojn.