Internacia Ruĝa Helpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Ruĝa Helpo
organizaĵo
Komenco 1922 vd
Fino 1947 vd
Fondinto(j) Tria Internacio vd
Ĉefestro(j) Julian Marchlewski • Elena Stasova vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

(Internacia) Ruĝa Helpo estis komunista helporganizo por financa, morala, jura apogo de movadanoj kaj ties familianoj, viktimoj de faŝismoj. Ĝia unua konferenco okazis en julio de 1924 en Moskvo kaj ĝin partoprenis delegitoj de 22 landoj. La dua konferenco okazis en 1927, la sola monda konferenco okazis en 1932, tiam ĝi havis landajn organizojn en 70 landoj. Plej konataj gvidantoj de la organizo estis J. Marchlewski, Clara Zetkin, J. D. Stasova.

Ĝi estis fondita en 1922 je deklaro de la 4-a Komunista Internacio. La Ruĝa Helpo apogis per nutraĵo kaj mono la familianojn de la arestitaj, enprizonigitaj komunistoj.

Ĝi havis centran gazeton kun nomo MOPR (1927–1933).

La Ruĝa Helpo agadis, kolektis kaŝe monon en multaj landoj. Ĝi ĉesis kaj aliĝis en 1947 al Ruĝa Kruco / Ruĝa Krescento, sed ekz. en Germanio oni refondis organizon kun simila nomo kaj celoj en la 1970-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]