Internacia Sekurec-Asista Forto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Sekurec-Asista Forto
emblemo
emblemo de ISAF (Afganio)
paŝtune کمک او همکاری, Komak ŭa Hamkāri,
en Esperanto: „helpo kaj kunlaboro“.
militista unuo
Komenco decembro 2001 vd
Fino decembro 2014 vd
Poste Resolute Support Mission vd
Sidejo Kabulo
vdr
Mapo de landoj kun soldatoj partoprenantaj ISAF je marto 2010. Gravaj kontribuantoj (pli ol 1,000 soldatoj) en malhelverda, aliaj kontribuantoj en helverda kaj iamaj kontribuantoj en maĝenta.

La Internacia Sekurec-Asista Forto (angle International Security Assistance Force, mallonge ISAF) estis internacia armea misio sub gvido de la organizaĵo NATO ekde la jaro 2001 respondeca pri subteno de sekureco kaj konstruo en Afganio. La sidejo estis en la kvartalo Veziro Akbar Ĥano de Kabulo.

La unuo stariĝis laŭ peto de la partoprenantoj de la internacia konferenco de Petersberg proksime de la okcidentgermanaj urboj Bonno kaj Königswinter en 2001, kaj laŭ permeso de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ne kalkuliĝis "blukaska" pactrupo de la Unuiĝintaj Nacioj, sed "perforta pacigo" en respondeco de la partoprenantaj ŝtatoj.