Internacia Sekureca Identiga Numero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Sekureca Identiga Numero
unika identigilo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

La Internacia Sekureca Identiga Numero - angle International Securities Identification Number (ISIN) - estas 12-karaktra kombinaĵo el literoj kaj ciferoj kaj celas klaran identigon de valorpapero aĉetata kaj vendata en borso(j). La konsisto de la kodo difiniĝas en la ISO-normo 6166.

Fono[redakti | redakti fonton]

Kadre de la internacia normigo de la financaj merkatoj en 2000 fiksiĝis la decido enkonduki tutmonde validan norman kodon por valorpaperoj. Valorpaperoj kun ISIN-kodo povas esti ekzemple akciojopcioj. Ne ĉiuj produktoj komercataj en borsoj ricevis ISIN-kodon, ekzemple por var-dato-komercoj uziĝas aliaj produktaj identigiloj.

La ISIN-kodo klare identigas valorpaperon, sed ne klare precizigas la komercon kun tiu valorpapero. Ekzemple la akcioj de la germana kemia konzerno Bayer (ISIN DE0005752000) komercatas en dek kvin diversaj borsoj en kvar diversaj valutoj. Per kombino de la Merkata Identika Kodo (angle Market Identifier Code, mallonge MIC) laŭ ISO-normo 10383 kaj la ISIN-kodo eblas identigi la lokon de la valorpapera komerco.

La ISIN-kodoj iom post iom tutmonde enkondukiĝas. Laŭ la stato de 2009 plimulto de la mondaj ŝtatoj enkondukis ĝin kiel unu el pluraj ebloj por la identigo de valorpaperoj, sed nur malmultaj konsideras ĝin la unuaranga aŭ entute nura ebleco de identigo.

La aplikon de la ISO-6166-standardo kontrolas la "Asocio de Naciaj Numerigaj Agentejoj" - angle Association of National Numbering Agencies (ANNA) -, la tegmenta organizaĵo de ĉiuj naciaj agentejoj pri la administro de valorpaperaj numeroj.

Konsisto de la ISIN-kodo[redakti | redakti fonton]

konsisto de la ISIN-kodo
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
lando-
kodo
NSIN kontrol-
cifero

La ISIN-kodo laŭ la ISO-normo 6166 strukturiĝas tiel: du literoj kiel landokodo, poste naŭcifera nacia sekureca identiga numero (NSIN, angle National Securities Identifying Number), kaj fine kontrolcifero. La landokodo estas la dulitera kodo laŭ la ISO-normo 3166-1 de la lando kiu difinis la ISIN-kodon por la valorpapero. Tiu povas diferenciĝi de la lando, en kiu situas la centra sidejo de la kompanio eldonanta la valorpaperon. Apartaĵo estas la mallongigo "XS" por internaciaj valorpaperoj konservitaj en la valorpaperaj konservejoj ClearstreamEuroclear.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]