Internacia Seminario

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Nuvola apps kuser.png IS
Nomo Internacia Seminario
Regiono Germanio
Periodo Jarfine
Organizanto GEJ
Ekzistas ekde 1957
Celgrupo Junularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝo IS-paĝo
Fota retpaĝo bildoj.esperanto.de
Grupfoto dum la 49-a IS 2005/2006 en Xanten (ne ĉiuj partoprenintoj estas en la foto)

Internacia Seminario (IS) estis ĝis 2009[1] internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo organizata de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) ĉiujarfine en malsama germana urbo, de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro. La lasta, 52-a IS 2008/2009, okazis en Biedenkopf, kun 138 partoprenintoj el 24 landoj[2]; tio estis iom sub la kutimaj nombroj de la tri antaŭaj jaroj de ĉ. 180 partoprenantoj[3]. (Partoprenaj nombroj de 250 ĝis 300 okazis en la periodo kvin ĝis dek jarojn antaŭe.) Dum la jarŝanĝo 2009/2010 la Junulara E-Semajno anstataŭos la IS-n kiel ties kuniĝo kun la Ago-Semajno. Poste la organizantoj decidos ĉu daŭrigi kun JES aŭ reveni al IS.

Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la kadra temo, programo de la Internacia Seminario ofertadis ankaŭ ĝeneralajn prelegojn, ekskursojn, koncertojn kaj aliajn distrajn programerojn (kiel ekzemple la tetrinkejo gufujo). Kulmino de la IS ĉiam estis la Silvestra Balo kun danckonkurso.

"Internacia Seminario" estis la oficiala nomo. Ĉar la renkontiĝo sufiĉe ŝanĝiĝis dum la jardekoj, precipe perdante sian puran seminarian karakteron, en la 1990-aj jaroj oni komencis en la germana nomi ĝin "Internationale Woche" ("Internacia Semajno").

[redakti] Historio

30-a IS deutsch A.jpg
  • 1a IS 1957/58 Mainz - "Kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj demandoj de la unuiĝo de Eŭropo"
  • 2a IS 1958/59 Bottrop - "Unuiĝintaj Nacioj"
  • 3a IS 1959/60 Limburg (Lahn) - "Afrikaj kaj aziaj problemoj"
  • 4a IS 1960/61 Hatten-Sandkrug (ĉe Oldenburg) - "Sudamerikaj problemoj"
  • 5a IS 1961/62 Köln - "Usono kaj Sovetunio - ĉu eblas kunekzisto de la du kontraŭaj socisistemoj"
  • 6a IS 1962/63 Rüsselsheim - "Ĉu naciismon sekvos internaciismo?"
  • 7a IS 1963/64 München - "Kulturo - ĉu ankoraŭ unueco en vario?"
  • 8a IS 1964/65 Nürnberg - "Ideologio kaj ŝtato - reciproka influo, realaĵo kaj mitoj"
  • 9a IS 1965/66 Hamburg - "Li kaj ŝi - junaj homoj en la moderna mondo"
  • 10a IS 1966/67 Münster - "La mondkoncepto de la modernaj natursciencoj"
  • 11a IS 1967/68 Würzburg - "Religioj kaj filozofio en la 20-a jarcento"
  • 12a IS 1968/69 Köln-Deutz - "Sociologiaj aspektoj de l'nuntempo"
  • 13a IS 1969/70 Marburg/Lahn - "Tendencoj en la literaturo de nia epoko"
  • 14a IS 1970/71 Ulm - La rolo de la specife mallonga filmo"
  • 15a IS 1971/72 Hamburg - "Homo kaj tekniko"
  • 16a IS 1972/73 Roßdorf (apud Darmstadt) - "La manipulata homo"
  • 17a IS 1973/74 Zierenberg (ĉe Kassel) - "Realeco kaj utopio"
  • 18a IS 1974/75 Paderborn - "Natursciencoj - ĉu nur por fakuloj?"
  • 19a IS 1975/76 Cuxhaven-Berensch - "Ĝenerala lingvistiko"
  • 20a IS 1976/77 Sensenstein (ĉe Kassel) - "Demandoj de la eŭropa unuiĝo"
  • 21a IS 1977/78 Rotenburg (Fulda) - "Edukado - kun kiuj celoj"
  • 22a IS 1978/79 Damme-Dümmerlohausen - "Homaj rajtoj - teorio kaj realeco"
  • 23a IS 1979/80 Schwanberg (ĉe Kitzingen) - "Eŭropo kaj la Tria Mondo"
  • 24a IS 1980/81 Sensenstein (ĉe Kassel) - "Alternativaj vivstiloj"
  • 25a IS 1981/82 Sensenstein (ĉe Kassel) - "Paco en la 80-aj jaroj"
  • 26a IS 1982/83 Oberwesel - "La tradicia familio en krizo"
  • 27a IS 1983/84 Timmendorfer Strand-Niendorf (ĉe Kiel) - "La libera homo kaj 1984"
  • 28a IS 1984/85 Wetzlar - "Japanio"
  • 29a IS 1985/86 Eschwege - "Akvo - savinda kaj savenda"
  • 30a IS 1986/87 Köln - "Internacia kulturo en praktiko - Esperanto 100-jara"
  • 31a IS 1987/88 Hannover - "Sano"
  • 32a IS 1988/89 Traben-Trarbach - "Religioj kaj ideologioj en Eŭropo"
  • 33a IS 1989/90 Neumünster - "Sovetunio"
  • 34a IS 1990/91 Finnentrop - "Mezeŭropo - kien vi iras?"
  • 35a IS 1991/92 Cuxhaven - "Ameriko - ĉu 500 jaroj da civilizacio aŭ koloniismo?"
  • 36a IS 1992/93 Bad Kleinen - "Lernado kaj edukado - taskoj por la 90-aj jaroj"
  • 37a IS 1993/94 Neumünster - "Rilatoj inter ŝtatoj"
  • 38a IS 1994/95 Tübingen - "Rubo"
  • 39a IS 1995/96 Wetzlar - "Perforto"
  • 40a IS 1996/97 Freiburg - "Regionoj - ĉu la veraj landoj?"
  • 41a IS 1997/98 Traben-Trarbach - "Socio kaj komunikado"
  • 42a IS 1998/99 Kassel - "Dependeco - faktoj, sekvoj, solvoj"
  • 43a IS 1999/2000 Wetzlar - "Jarmilo finiĝas – kio estas malantaŭ ni?"
  • 44a IS 2000/01 Cuxhaven - "Survoje al nova jarmilo – kio estas antaŭ ni?"
  • 45a IS 2001/02 Rotenburg (Wümme) (ĉe Bremen) - "Eŭropa unuiĝo - idealoj kaj realoj"
  • 46a IS 2002/03 Trier - "Ekstremismo – specoj, originoj, efikoj"
  • 47a IS 2003/04 Naumburg - "Naturmedio - strukturo, ekspluato, protekto"
  • 48a IS 2004/05 Wetzlar - "Kulturaj diversoj - problemoj kaj perspektivoj"
  • 49a IS 2005/06 Xanten - "Religioj, kulturoj kaj vivfilozofioj"
  • 50a IS 2006/07 Wewelsburg (ĉe Paderborn) - "50 jaroj da IS - Ĉu ankoraŭ juna?"
  • 51a IS 2007/08 Würzburg - "Popola Identeco"
  • 52a IS 2008/09 Biedenkopf - "Katastrofoj"

[redakti] Fontindikoj

  1. Kunigo de IS kaj AS, ĉi-jare en Zakopane - JES!!! (oficiala komuniko pri JES de PEJ- kaj GEJ-Estraroj): "kunigon de IS kaj AS ... gvidos ĝin teamo de kvar spertuloj de ambaŭ pasintaj eventoj"
  2. Laŭ IS-administrado, demandita je la 3a de januaro.
  3. 2005/06: 174 homoj en Xanten; 2006/07: 206 homoj en Wewelsburg (50-a, jubilea IS); 2007/08: 180 homoj en Würzburg

[redakti] Eksteraj ligiloj