Internacia Socia Revuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Socia Revuo estis la unua tutmonda laborista esperantista gazeto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tria eldono de la rondiranta folio (1906).

Ĝi estis iniciatita de Marcelo Verema (pseŭdonimo de Paul Berthelot), kiu dissendis en 1906 kvar numerojn de Rondiranta Folio por kreado de tutmonda Socia Revuo pri ĉio, kio interesas la homaran vivadon. La tri unuaj numeroj estis redaktitaj de Verema, kaj la kvara de Fi-Blan-Go.

Sekve al la ruĝula kongreseto kiu okazis dum la Universala Kongreso de 1906, kun partopreno de pluraj aktivaj anoj el Paco-Libereco, estis solvitaj diversaj teoriaj kaj praktikaj demandoj, kaj la unua numero de Internacia Socia Revuo[1] eliris komence de 1907. Komence la nesufiĉa nombro de abonantoj kaŭzis kelkajn financajn problemojn. Sed Internacia Socia Revuo plu estis eldonita ĝis 1914. Ĝi tiam havis pli ol 600 abonantojn.

Ekde 1910 la administrejo de Internacia Socia Revuo ankaŭ transprenis la rolon de Paco-Libereco en la eldono de revoluciaj broŝuretoj.

Redaktantoj[redakti | redakti fonton]

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bruin de, G. P.: La laborista esperanta movado antaŭ la mondmilito. Parizo: SAT, 1936, p. 25.
  2. La KRIMOJ DE DIO, Sebastien Faure, Kolekto PACO-LIBERECO, p.33, Parizo 1911

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]