Internacia Socia Revuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Socia Revuo estis la unua tutmonda laborista esperantista gazeto.

Historio

Ĝi estis iniciatita de Marcelo Verema (pseŭdonimo de Paul Berthelot), kiu dissendis en 1906 kvar numerojn de Rondiranta Folieto por kreado de tutmonda SOCIA REVUO pri ĉio, kio interesas la homaran vivadon. La tri unuaj numeroj estis redaktitaj de Verema, kaj la kvara de Fi-Blan-Go.

Sekve al la ruĝula kongreseto kiu okazis dum la UK de 1906, kun partopreno de pluraj aktivaj anoj el Paco-Libereco, estis solvitaj diversaj teoriaj kaj praktikaj demandoj, kaj la unua numero de Internacia Socia Revuo eliris komence de 1907. Komence la nesufiĉa nombro de abonantoj kaŭzis kelkajn financajn problemojn. Sed ISR plu estis eldonita ĝis 1914. Ĝi tiam havis pli ol 600 abonantoj.

Ekde 1910 la administrejo de ISR ankaŭ transprenis la rolon de Paco-Libereco en la eldono de revoluciaj broŝuretoj.

Redaktantoj

Eldonaĵoj