Internacia Tago de Amikeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Tago de Amikeco estas tago por celebri amikecon en diversaj landoj kaj internacie (angla: International Day of Friendship, araba: اليوم الدولي للصداقة‎, ĉina: 国际友谊日, franca: Journée internationale de l’amitié, germana: Internationaler Tag der Freundschaft, portugala: Dia do Amigo, rusa: Международный день дружбы, Kanara: ಸ್ನೇಹಿತರ ದಿನಾಚರಣೆ, hispana: Día del Amigo, urdua: عالمی یوم دوستی‎, hindia: मित्रता दिवस, bengala: বন্ধুত্ব দিবস, tamila: நட்பு நாள், telegua: స్నేహితుల దినోత్సవం, konkana: मित्रताचो दिस).

La internacia festotago estas agnoskata de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 2011[1]. Ĝi okazas ĉiujare la 30-an de julio por memorigi pri la graveco de la amikeco inter homoj, landoj kaj kulturoj[2].

En 1997, la Unuiĝintaj Nacioj nomis Winnie-la-Pu la mondan ambasadoron de amikeco[3].

Origine iniciatis ĝin Cruzada Mundial para la Amistad, fondita en Paragvajo en 1958[4] kaj estis adoptita en diversaj landoj[5] sed ne ĉiuj festataj en la sama monato.

En sia mesaĝo de la 30-a de julio de la 2014-a jaro la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon admonis[6]:

Ĉi-jare la Internacia Tago de Amikeco estas festata en tia tempo, kiam en multaj partoj de la mondo estas ĝeneraligitaj militoj, vastiĝas perforto kaj malfido. Homoj, kiuj antaŭe vivis en harmonio, trovas sin en konflikto kun siaj najbaroj; homoj, kiuj ne havas elekton krom vivi kune, trovas sin ĉiam pli malproksimaj unu de la alia.

Kio ajn estas la kaŭzo de malamikeco kaj armita perforto, kiom ajn potencaj estas la fortoj malantaŭ ili, la homa spirito povas esti multe pli forta. Nia sankta devo estas certigi ĝian triumfon.

En tiuj ĉi malfacilaj kaj neantaŭvideblaj tempoj estas ekstreme grave etendi manojn unu al la alia por preventi konfliktojn kaj meti la fortikan fundamenton de daŭra paco.

Okaze de la Internacio Tago de Amikeco ni rememoru pri tio, kio nin kunligas sendepende de raso, religio, sekso, seksorientiĝo aŭ limoj. Ni kultivu solidarecon kiel unueca homa familio sur nia unusola planeto. Ni aspiru al vera kaj fortika amikeco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Declaration of International Day of Friendship. Declaration of Day of Friendship Under Agenda no 15, Culture of Peace
  2. UN Res.A/65/L.72
  3. (en) Topher (2001–2010). "Winnie-the-Pooh FAQ". Melbourne, Australia: Topher's Castle. To commemorate the 1997 event at the United Nations Headquarters in New York City, Mrs. Nane Annan, wife of Secretary-General Kofi Annan, presented Winnie-the-Pooh with the honorary title, "Ambassador of Friendship
  4. (es) Reseña histórica de la Cruzada Mundial de la Amistad, Blogo de Colegio N. E. M. D. Gral. Pablo L. Ávila, la 31-an de marto 2008
  5. (en) Munro, Robert, ed. (2010). Paraguay 200 Years of Independence in the Heart of South America. Oxford: Whap. p. 86. ISBN 978-0-9567405-1-9.
  6. Mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Amikeco (ruse)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]