Internacia Tenisa Federacio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Internacia Tenisa Federacio
Internacia Tenisa Federacio.png
nacilingve International Tennis Federation (ITF) angle, pliaj lingvoj maldekstre
fondodato 1-a de marto 1913
fondoloko Parizo
naciaj organizaĵoj 205
adreso Bank Lane
Roehampton
Londono SW15 5XZ
Britio
retejo: www.itftennis.com

La Internacia Tenisa Federacio - angle International Tennis Federation (ITF), france Fédération internationale de tennis, hispane Federación Internacional de Tenis, ruse Международная федерация тенниса - estas la tutmonda organizaĵo pri teniso. En ĝi membras 205 naciaj organizaĵoj pri tiu sporta disciplino.

La federacio fondiĝis la 1-an de marto 1913 en Parizo, Francio; komence ĝi havis la anglan nomon "International Lawn Tennis Federation" (ILTF, "Internacia Federacio pri Herbeja Teniso". Ĉar tamen dum la 20-a jarcento daŭre pli kaj pli graviĝis aliaj fundomaterialoj de tenisejo ol la tradicia herbeja fundo, en la jaro 1977, kiam ankaŭ la Usona Malferma Turniro pri Teniso (US Open) ŝanĝis sian tenisejan fundon de herbejo al solidaĵo, la vorto „Lawn“ (por "herbejo") estis forstrekita el la nomo.

La organizaĵo ĉiujare organizas la kvar turnirojn de la Granda Ŝlemo: la Aŭstralian, Francian kaj Usonan Malfermajn Turnirojn, kaj la Britan Malferman Turniron Wimbledon). Krome la federacio estas organizanto de la tutmondaj teamaj turniroj Davisa Pokalo (Davis Cup), Federacia Pokalo (Fed Cup) kaj Hopman-Pokalo (Hopman Cup), de la tenisaj konkursoj en la Someraj Olimpikoj kaj de junularaj turniroj. La turniroj nur por profesiaj tenisistoj organiziĝas por viraj tenisistroj fare de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (Association of Tennis Professionals, ATP) kaj por virinaj tenisistoj fare de la Virina Tenisa Asocio (Women’s Tennis Association, WTA). Escepto estas la pokala turniro Tennis Masters Cup, kiu ekde la jaro 2000 organiziĝas komune de la organizaĵoj ATP kaj ITF.

Eksteraj ligiloj [redakti]