Internacia asocio de franclingvaj urbestroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia asocio de franclingvaj urbestroj
asocio
Komenco 1979 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia asocio de franclingvaj urbestroj (franclingve: Association internationale des maires francophones) estis kreita en 1979, kun 20 fondintaj urboj, per la initiato de la urbestroj de Parizo kaj Kebeko, Jacques Chirac kaj Jean Pelletier.

Celo[redakti | redakti fonton]

La asocio kunigas kaj establas rilatojn inter la urbestroj kaj estroj de la ĉefurboj kaj metropoloj kie la franca lingvo estas la oficiala lingvo. Ĝi celas faciligi la efektivigon de projekto, la komunikiĝo de laboro kaj konoj, provizante internacian podion por la franclingvaj urboj.

La prezidanteco[redakti | redakti fonton]

Evoluigo[redakti | redakti fonton]

La asocio estas la ilo de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio por la malcentrigita kunlaboro. En 2007, ĝi enhavas 166 urbojn el 46 landoj. Ĝi decidis en 2004 ĝia malfermo por la naciaj asocioj de urboj, kiuj povas akiri la statuson de observantoj, kaj maksimumigi la nombron de urboj po lando al 10.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]