Internacia ekspozicio
Internaciaj Ekspozicioj estas grandaj ekspozicioj kiuj ekde 1851 estas organizitaj en diversaj landoj por montri bildon de la ekonomia, socia, kultura kaj teknika evoluo. Tiuj ĉi ekspozicioj ekestis el naciaj ekspozicioj, kiuj estis organizitaj eke 1756. Ili devus respeguli la universalan homaron en la tiama epoko. La ekspozicioj estas organizitaj de la Bureau International des Expositions (BIE). Landoj rajtas tamen ankaŭ sen permeso oganizi propran ekspozicion.
Ofte postrestis konstruaĵo aŭ artaĵo de mondaj ekspozicioj, kiel ekzemple la Eiffel-turo en Parizo aŭ la Atomium en Bruselo, aŭ la Kristala Palaco (1851–1936) en Londono.
Konataj ekspozicioj
- Tokio (Japanio), 1867. Okazis en Ueno-Parko.
- Universala Ekspozicio de Parizo de 1867.
- Universala Ekspozicio de Parizo de 1889. Eiffel-turo estis finkonstruita.
- Universala Ekspozicio de Parizo (1900).
- Montrealo (Kanado), 1967. Kun pli ol 50 milionoj da vizitantoj ĝi estas la plej sukcesa internacia ekspozicio iam ajn.
- Expo 2000, Hanovro, Germanio
Kompleta listigo de internaciaj ekspozicioj
- 1851 - Londono, Anglio
- 1853 - Nov-Jorko, Usono kaj Dublin, Irlando
- 1855 - Parizo, Francio
- 1862 - Londono, Anglio
- 1867 - Parizo, Francio
- 1873 - Vieno, Aŭstrio
- 1874 - Dublin, Irlando
- 1876 - Philadelphia, Usono
- 1878 - Parizo, Francio
- 1880 - Melburno, Aŭstralio
- 1883 - Amsterdamo, Nederlando
- 1884 - New Orleans, Usono
- 1885 - Antverpeno, Belgio
- 1886 - Londono, Anglio
- 1887 - Amsterdamo, Nederlando
- 1888 - Glasgow, Skotlando; Melburno, Aŭstralio kaj Barcelono, Katalunio
- 1889 - Parizo, Francio
- 1893 - Chicago, Usono
- 1894 - San Francisco, Usono
- 1895 - Atlanta, Usono
- 1896 - Niĵnij Novgorod, Rusio (Всероссийская выставка, tut-rusia ekspozicio)
- 1897 - Bruselo, Belgio
- 1900 - Parizo, Francio
- 1901 - Nov-Jorko, Usono
- 1904 - St. Louis, Louisiana, Usono
- 1905 - Lieĝo, Belgio
- 1906 - Milano, Italio
- 1907 - Dublin, Irlando (tiam Britio) kaj Hampton Roads, Usono
- 1909 - Seattle, Usono
- 1910 - Bruselo, Belgio
- 1911 - Torino, Italio
- 1913 - Gent, Belgio
- 1915 - San Francisco, Usono
- 1916 - San Diego, Usono
- 1922 - Rio de Janeiro, Brazilo
- 1924 - Wembley, Anglio
- 1925 - Parizo, Francio
- 1926 - Philadelphia, Usono
- 1929 - Barcelono kaj Sevilla, Hispanio
- 1930 - Antverpeno kaj Lieĝo, Belgio
- 1931 - Parizo, Francio
- 1933 - Chicago, Usono
- 1935 - Bruselo, Belgio
- 1937 - Parizo, Francio
- 1939 - Nov-Jorko kaj San Francisco, Usono
- 1958 - Bruselo, Belgio
- 1962 - Seattle, Usono (Century 21 Exposition)
- 1964 - Nov-Jorko, Usono
- 1967 - Montrealo, Kanado
- 1970 - Osaka, Japanio
- 1974 - Spokane, Usono
- 1975 - Okinavo, Japanio
- 1982 - Knoxville (Tenesio), Usono
- 1984 - New Orleans, Usono (Louisiana World Exposition)
- 1985 - Tsukuba, Japanio
- 1986 - Vancouver, Kanado
- 1988 - Brisbane, Aŭstralio
- 1992 - Sevilla, Hispanio
- 1992 - Ĝenovo, Italio
- 1993 - Taejon, Sud-Koreio
- 1998 - Lisbono, Portugalio
- 2000 - Hannover, Germanio
- 2005 - Nagoya (Nagakute kaj Seto), Japanio
- 2008 - Zaragozo, Hispanio
- 2010 - Ŝanhajo, Ĉinio
- 2012 - Yeosu, Sud-Koreio
- 2015 - Milano, Italio
- 2017 - Astano, Kazaĥio