Internacia festivalo de la Tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Patrino Tero"- festivalo : ekologio, gefrateco, paco kaj solidareco.
"Patrino Tero"- festivalo : ekologio, gefrateco, paco kaj solidareco.

La Internacia festivalo de la Tero estis festivalo por akceli la rajtojn de la planedo tero kiu samtempe volas esti la tutmonda esprimo de ĉiuj inidividuaj, grupaj, lokaj kaj internaciaj agadoj favoraj al ekololgio, paco kaj solidareco inter popoloj.

Ĝin origanizis la asocio Terralliance por permesi ke ĉiuj nacioj de la mondo kune celebru la teron ne nur por konsciiĝi pri ĝia fragileco kaj la celojn kiuj gravas por nia plando Tero, sed ankaŭ por engaĝi sin solidare kaj terskale en ĝia protektado por ke la nunaj fenomenoj (poluadoj, plivarmiĝo de la klimato, meteologiaj katastrofoj, ...) ne daŭrigu.

La festivalo baziĝas ĉefe sur la civitana mobilizado pere de populara manifestacio kiu invitas ĉiujn fariĝi aktoro. Ĉiu asocio, lernejo, komunumo, firmao estas tiel invitata vidigi sian engaĝon por la planedo kreante agadojn.

Kontraŭe al klasika festivalo kiu okazas dum unu tago en la sama loko, tiu ĉi festivalo okazas dum tuta semajno kaj malcentre en dekoj da francaj urboj kaj en 22 landoj[1] de la mondo [2][3].

Post 2009 tiu festivalo ne plu estas internacia, sed en 2016 kreiĝis samspeca festivalo en Svisio sub la nomo Objectiv Terre.

Celoj de la festivalo[redakti | redakti fonton]

Du ĉefaj celoj de la daŭripovo evoluo nome ekologio kaj solidareco situis ja la bazo de la kreado de la festivalo.

La festivalo proponas agadi por

  1. Estigi ekkonsciiĝojn, ĉu je individua, ĉu je kolektiva niveloj kaj evoluigi la agadmanierojn rilate al la Planedo kaj al ĉio vivanta.
  2. Atentigi pri la neceso enkonduki je ĉiuj niveloj de la socio, daŭripovan disvolviĝon konsiderante la estontajn generaciojn.
  3. Teksi ligilojn kaj krei interagadojn inter la homoj aŭ grupoj kiuj engaĝiĝis favore al ekologio kaj solidareco.
  4. Promocii alternativajn energi-rimedojn kaj novajn konsum-kutimojn.
  5. Partopreni al la malpliigo de la mondaj ekonomiaj malekvilibroj per etika mastrumado de la vivrimedoj. 6/ Kreskigi la solidarecon inter la homoj kaj inter la popoloj.
  6. Partopreni en la starigo de daŭra paco en la mondo

Tial la festivalo volas :

- informi nacian kaj internacian publikojn pri respekto por homoj kaj nia planedo Tero

- kunigi la diversajn naciajn kaj internaciajn agantojn jam engaĝitajn en tiuj ĉi temoj

- agi loke kaj tutmonde por pli da homa solidareco kaj por la protekto de la monda biodiverseco

- krei sinergiojn je ĉiuj niveloj kaj helpi kreadon de novideaj solvoj por la estonteco

Programeroj[redakti | redakti fonton]

Okazis informaj konferencoj, ekspozicioj, senpagaj brakumoj, granda homcirklo kiu simbolas la unuecon inter individuoj kaj popoloj, libera dancado kaj muziko el la tuta mondo, bonfarto, kunlaborigaj ludoj, malrubaĵigo agado, ..[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

En Lille, Rueno, Parizo, Metz, Grenoblo, Nico, Montpellier, Pau, Perpignan, Béziers, Tuluzo, Bagnères-de-Bigorre, La Rochelle, Bordeaux, Chartres, Orléans, Fontainebleau. ...

En 2006 ne malpli ol 318 eventoj estis organizitaj de lernejoj, asocioj, aŭ komunumoj en 37 francaj departementoj.

La Festivalo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La himno[4] de la festivalo estis komune kantita en la franca kaj en Esperanto[5]. La dulingva kanto[6] estis ankaŭ disvendata sur kompaktdisko[7].

Esperanto estis prezenta dum iuj festivaloj pere de kurso kaj informbudo en asocia vilaĝo kie partneraj asocioj povas sin prezenti[3].

Subtena komitato[redakti | redakti fonton]

La internacia festivalo de la Tero estis subtenata de famuloj engaĝitaj por protekti la planedon : Edgar Morin, Pierre Rabhi, Jean-Marie Pelt, Yann Arthus-Bertrand, Nicolas Vanier.

En 2008 Maud Fontenoy, solo-navigistino, estas la honora prezidentino de la festivalo de Francilio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Partoprenantaj landoj en 2011. Arkivita el la originalo je 2012-07-02. Alirita 2017-07-15.
  2. Noto : La festivaloj okazis inter 2004 kaj 2011.
  3. 3,0 3,1 3,2 (franca) Revue de presse, Festival mondial de la terre Arkivigite je 2012-03-23 per la retarkivo Wayback Machine, 4-a eldono, 16-a ĝis 22-a junio 2008.
  4. Teksto sur la socia reto Iypernity.
  5. Ekologia festivalo uzas himnon en Esperanto, Libera Folio, la 29-a junio 2006.
  6. Teksto Arkivigite je 2017-01-04 per la retarkivo Wayback Machine sur rusa foruma retejo Novosti.
  7. Bildo de la kompaktidisko, Esperanta Naturamikaro, la 6-a de oktobro 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Festivalo kun transkulturaj interŝanĝoj

Festivalo LaSemo (Belgio)

Profunda ekologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejo de Objectiv Terre (Svisa Festivalo de la Tero)

Festival de la Terre 2018 Lausanne, YouTube

Terralliance Arkivigite je 2017-10-14 per la retarkivo Wayback Machine

www.villagedelaterre.org Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine