Internacia flughaveno Vnukovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia flughaveno Vnukovo
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • federacia flughaveno de Rusio
IATA: VKO ICAO: UUWW
Resuma informo
Lando Rusio
Regiono Moskvo
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo Domodedovo
Alteco 209 m
Geografia situo 55° 35′ 46″ N, 37° 16′ 3″ O (mapo)55.59611111111137.2675Koordinatoj: 55° 35′ 46″ N, 37° 16′ 3″ O (mapo)
Internacia flughaveno Vnukovo (Moskvo)
Internacia flughaveno Vnukovo (Moskvo)
DEC
Internacia flughaveno Vnukovo
Internacia flughaveno Vnukovo
Situo de Internacia flughaveno Vnukovo
Map
Internacia flughaveno Vnukovo
vdr
Vido al la flughaveno
Flughaveno "Vnukovo"
Stacio de fervojo
Aviadiloj en "Vnukovo" en 1971 (Aeroflot)
Aviadilo Tu-154M (JuTejr)
Aviadilo A319 (Germanwings)

Flughaveno "Vnukovo" estas unu el la plej gravaj flughavenoj de Moskva regiono kaj la kvara laŭ kvanto da pasaĝeroj en Rusio. Ĝi situas sur teritorio de Moskvo 10 kilometrojn sur-okcidente de la Moskva cirkla aŭtovojo.

"Vnukovo" havas statuson de internacia flughaveno. Ĝi akceptas pasaĝerajn kaj ŝarĝajn vojaĝojn. Ĝi ankaŭ estas baza flughaveno de kelkaj flugkompanioj: Transaero (Трансаэро), JuTejr (ЮТэйр), Gazpromavia (Газпромавиа), Jakutija (Якутия). La flughavenon uzas 10 milionoj da pasaĝeroj dum unu jaro[1].

Historio

Vnukovo estas unu el la plej malnovaj flughavenoj de Moskvo. Ĝi estis konstruita ekde 1937 kaj ekfunkciis la 2-an de julio 1941. En 1945 post fino de la Dua mondmilito tien translokiĝis la baza pasaĝera flughaveo de Moskvo (antaŭe ĝi situis sur la Ĥodinka kampo).

En 1993 estis kreita akcia kompanio "Flughaveno Vnukovo".

Aerodromo

La aerodromo havas du kurejojn uzeblajn de ĉiuj bazaj tipoj de aviadiloj. Ĝi povas akcepti 45 suprenflugojn/alteriĝojn dum unu horo. Nun ĝi funkcias 24 horojn dum diurno.

Stacidomoj

La stacio "Vnukovo-1" priservas regulajn pasaĝerjn vojaĝojn (enlandajn kaj eksterlandajn). Ĝi tralasas 8 milionojn da pasaĝeroj ĉiujare.

"Vnukovo-2" priservas specialajn vojaĝojn de la Prezidanto, estraro de Rusio kaj eksteraj landoj. Dum elflugadoj kaj alflugadoj de altnivelaj personoj oni fermadas la federacian aŭtovojon M3, Moskvan cirklan aŭtovojon k.a. (ĝis 40 minutoj).

"Vnukovo-3" priservas komercan aviadon[2], Roskosmos kaj la Registaron de Moskvo.

Flugkompanioj

Internaciaj linioj

Flugkompanioj:

Flugkompanio Direktoj
Aigle Azur Parizo
Astra Airlines Tesaloniko
Bluebird Airways Iraklio, Kerkira, Rodos, Kos, Patraso
Bulgaria Air Burgaso, Varna
Georgian Airways Tbiliso
Germanwings Hanovro, Kolonjo, Stutgarto
Hamburg Airways Braunschweig
Lufthansa (Star Alliance) Berlino, Hamburgo, Duseldorfo, Frankfurto ĉe Majno
Syrian Arab Airlines Damasko
Turkish Airlines (Star Alliance) Ankaro, Antalya, Istanbulo
Газпром авиа Nukus
Мотор Сич Vinico, Zaporiĵo
Трансаэро Aktau, Almato, Astano, Atirau, Barcelono, Erevano, Frankfurto ĉe Majno, Funĉalo, Ibizo, Iraklio, Cancún, Karagando, Kievo, Kos, Kostanaj, Lisbono, Londono, Madrido, Miamo, Milano, Novjorko, Odesa, Parizo, Pardubice, Palma de Majorko, Pekino, Rimini, Romo, Rodos, Taŝkento, Tel-Avivo, Toronto, Ŝimkento, Vieno, Venecio
ЮТэйр Bakuo, Bratislavo, Brno, Buĥaro, Duŝanbeo, Fergano, Ganĝa, Hanovro, Kievo, Lvivo, Minsko, Naĥiĉevano, Odesa, Rigo, Samarkando, Simferopolo, Taŝkento, Tesaloniko, Talino, Vilno
ЮТэйр-Украина Donecko, Ĥarkovo, Kievo, Krivij Rih, Luhansko
Якутия Balatono, Palma de Majorko

Enlandaj linioj

Flugkompanioj:

Fugkompanio Direktoj
Aeroflot (Аэрофлот) Sankt-Peterburgo
Gazpromavia (Газпромавиа) Anapa, Belojarskij, Gelendĵik, Jamburg, Krasnodar, Maĥaĉkala, Nadim, Novij Urengoj, Sankt-Peterburgo, Sovetskij, Uĥta
Groznij-avia (Грозный-авиа) Grozno
Severstal (Северсталь) Ĉerepovec, Velikij Ustjug, Vorkuta
Transaero (Трансаэро) Jekaterinburg, Krasnojarsk, Novosibirsk, Novij Urengoj, Norilsk, Omsk, Sankt-Peterburgo, Petropavlovsk-Kamĉatskij
JuTejr (ЮТэйр) Anapa, Arĥangelsk, Astraĥano, Belgorod, Belojarskij, Ĉelabinsk, Gelendĵik, Ĥanti-Mansijsk, Irkutsk, Jekaterinburg, Joŝkar-Ola, Kazano, Kaliningrad, Kirov, Kogalim, Krasnodar, Krasnojarsk, Kurgan, Kursk, Magas, Magnitogorsk, Maĥaĉkala, Mineralnije Vodi, Murmansk, Nalĉik, Narjan-Mar, Nazranj, Niĵnevartovsk, Niĵnekamsk, Niĵnij Novgorod, Novosibirsk, Nojabrjsk, Njaganj, Omsk, Permj, Rostov-na-Donu, Samara, Sankt-Peterburg, Soĉi, Stavropol, Surgut, Siktivkar, Tambov, Tomsk, Tjumenj, Uljanovsk, Usinsk, Ufa, Uĥta, Vladikavkaz, Volgogrado, Voroneĵ
Jakutija (Якутия) Anadirj, Blagoveŝĉensk, Bratsk, Jakutsk, Komsomolsk-na-Amure, Krasnodar, Magadan, Maĥaĉkala, Nerjungri, Pevek, Soĉi

Transporta kunligo kun la ĉefa parto de Moskvo

Oni povas atingi la flughavenon de Moskvo kaj reen diversmaniere.

Komenco de veturo en Moskvo Veturilo Tempo de veturo Kosto (en rubloj) Referencoj
010 Metrostacio "Jugo-Zapadnaja" Aŭtobusoj 611, 611c, 272 Inter 25-30 kaj 60-90 minutoj 25 Per aŭtobuso 272 ĝis la haltejo "Gostinica" ("hotelo"), poste iri 150-200 metrojn. Aŭtobuso 611c estas ekspreso.
010 Metrostacio "Jugo-Zapadnaja" Marŝrutko 45 proksimume 30 minutoj 40 Ofta trafiko, rapide veturas
060 Metrostacio "Tjoplij Stan" Aŭtobuso 526 100 minutoj Apudurba linio
050030040 Metrostacio "Kijevskaja", fervoja stacidomo Kievskij elektrotrajno "Aeroeksres" 35-40 minutoj 320 La fina haltejo estas subtera fervoja stacio ĉe "Vnukovo-1"

Krome, la flughaveno atingeblas per sia aŭtomobilo laŭ la federacia aŭtovojo M3 aŭ ŝoseo Borovskoje.

Aviadaj akcidentoj

  • La 27-an de januaro 2012 unu aviada inĝeniero estis vundita de aviadila helico kaj pro tio post 40 minutoj mortis[4].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj