Internacia komunika lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia komunika lingvo (germane Völkerverkehrssprache) estas apriora lingvo proponita de Carl Dietrich en 1902. La aŭtoro kritikis la Volapukon kaj imagis ke ĝi ne havis sukceson ĉar ĝi uzis naturajn elementojn. Laŭ li, la naturaj vortradikoj iĝis ĉiuj aposteriorajn lingvojn neneŭtralaj. La celo de Dietrich estis krei "komercan lingvon" absolute neŭtralan.

La lingvo estas bazita sur arbitraraj vortradikoj kaj arbitraraj gramatikaj reguloj, kvankam la gramatiko ŝajnas iom influita de Volapuko, ĉefe laŭ deklinacio kaj konjugacio.

La alfabeto de la projekto, kvankam bazita sur latina alfabeto, havas multajn propran literojn kaj estas iom malsimpla. Estas du tipoj de M, de N, de L kaj de R, kio malfaciligas la prononcon.

Ekzemploj:

  • Nombroj (1-10): tiz tez taz toz tuz tij tej taj toj mituj.
  • Pronomoj: im = mi, em = vi.

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.4 “1902” de Biblioteko Butler.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Carl Dietrich: Grundlagen der Völkerverkehrssprache.' Dresden: Kühtmann, 1902. 70 paĝoj.