Internacia kvartaga marŝado de Nimego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia kvartaga marŝado de Nimego
ripetiĝanta sporta evento • Volksmarching
Komenco 1909 vd
Lando(j) Nederlando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La alveno de la marŝantoj
Kelkaj partoprenintoj de la unua marŝado en 1909 (entute estis 306 partoprenintoj)
Tradicia flago de la kvartaga marŝado

La Internacia kvartaga marŝado de Nimego, (nederlande: Internationale Vierdaagse Afstandsmarsen Nijmegen), estas organizata ĉiujare ekde 1909 kaj startas je la tria mardo de julio. Ĝi estas la plej granda promena evento de la mondo kaj unu el la plej grandaj sportaj eventoj de la mondo. La kvartaga marŝado de Nimego estas organizata de la fondaĵo "DE 4DAAGSE" (sekcio de la KNBLO). Partoprenantoj marŝas dum kvar tagoj po 30, 40 aŭ 50 kilometrojn.

Tiuj personoj kiuj atingas la finlinion ricevas florojn de la familianoj kaj spektantoj. Plejofte ili ricevas gladiolojn, pro tio oni nomas la alvenstraton (Sint Annastraat) "Via Gladiola" (Gladiola Vojo).

En la jaro 2006 oni nuligis la marŝadon post kiam du personoj mortis pro la varmega vetero.

En 2016 la 100-a marŝado estas organizita kaj oni unufoje denove enkondukis la distancon de 55 km.


Mapoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]