Internacia lingvistika olimpiado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia lingvistika olimpiado (IOL) estas ĉiujara konkurado pri teoria, matematika kaj aplikebla lingvistiko inter mezlernejanoj. Oni aranĝas ĝin ekde la 2003 jaro iniciate de rusaj lingvistoj, kiuj jam dum multaj jaroj aranĝas en Rusio similan olimpiadon (vd. Moskva libera tradicia olimpiado pri lingvistiko kaj matematiko).

Partopreno

Loko de aranĝado estas markita.

Lando 2003 2004 2005 2006 2007 2008 2009 2010
Aŭstralio - - - - - - + +
Barato - - - - - - + +
Bulgario + + + + + + + +
Estonio + + + + + + +
Finnlando + + + - -
Germanio - + + +
Hispanio + - -
Irlando - - - - - - + +
Latvio + + + + + + + +
Litovio + - -
Nederlando + + + + + + + +
Norvegio - - - - - - - +
Pollando + + + + + +
Rumanio + - -
Rusio + + + + + + + +
Serbio + + + + +
Singapuro - - - - - - - +
Slovenio + + +
Sud-Koreio + + +
Svedio + + + +
Britio - - - - - - + +
Usono + + + +

Keklkaj grandaj landoj partoprenas per du teamoj (Rusio tradicie sendas unu teamon el Moskvo kaj unu el Sankt-Peterburgo); krome, kiam la olimpiado estas aranĝata en unu definita lando, tiu lando rajtas formi unu plian teamon.

Teamo kutime konsistas el kvar homoj, sed ekzistis ankaŭ teamoj de 1 ĝis 5 homoj.

Partoprenantoj de kelkaj landoj, kiel Bulgario, Rusio, Nederlando, Latvio kaj kelkaj aliaj, estas elektataj per lokaj lingvistikaj olimpiadoj; aliaj povas esti elektataj aŭ el lernantoj de iuj lernejoj (ekzemple, Belgrada filologia gimnazio en Serbio) aŭ el venkintoj de alifakaj olimpiadoj.

Konkurado

La konkurado konsistas el du partoj: tiu persona kaj tiu teama.

La unua estas la persona konkurado. Ĝi daŭras ses horojn. Ĉiu partoprenanto devas solvi kvin lingvistikajn problemojn kaj skribi ilin sur papero. Ĉiu problemo estas tradukita al la denaska lingvo de ĉiu partoprenanto, kaj pro tio oni elpensas ilin tiel, ke ili estu samgrade malfacilaj por parolantoj de diversaj lingvoj kaj ke ili ne temu pri lingvo kiun iu partoprenanto povas koni.

La ĵurio taksas ĉiun solvon de problemo per nombro ekde 0 ĝis 20. Poste oni faras tabelon de partoprenantoj kun sumo de la nombroj ricevitaj de ili por ĉiu tasko. La du aŭ tri unuaj ricevas premion de la unua grado, kelkaj pli subaj tiun de la dua grado, kelkaj eĉ pli subaj tiun de la tria grado (la kvanto ŝanĝiĝas dum jaroj). Por kelkaj eĉ pli subaj eblas laŭdaj folioj, laŭ deziro de la ĵurio.


Dum la teama konkurado (krom la unua olimpiado de la jaro 2003) oni devas solvi nur unu problemon, sed tre malfacilan kaj malkutiman. Laŭ iu definita sistemo oni taksas la solvon, kaj al la tri plej bonaj teamoj oni donas la unuan, la duan kaj la trian premion.

Lokoj de aranĝado

Jaro Loko Lando Dato Retejo (se ekzistas)
2011 Pittsburgh Usono 2011, 24-30-a de julio
2010 Stokholmo Svedio 2010, 19-23-a de julio [1]
2009 Vroclavo Pollando 2009, 2631-a de julio [2]
2008 Sunbordo (Slanĉev Brjag) (*) Bulgario 2008, 49-a de aŭgusto [3]
2007 Sankt-Peterburgo (Zelenogorsko) Rusio 2007, 31-a de julio4-a de aŭgusto [4]
2006 Tartu Estonio 2006, 16-a de aŭgusto [5]
2005 Leiden Nederlando 2005, 812-a de aŭgusto
2004 Moskvo Rusio 2004, 26-a de aŭgusto [6]
2003 Borovec (*) Bulgario 2003, 612-a de septembro [7]

Ligiloj