Internacia Literaturo (gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Internacia literaturo)

Internacia Literaturo estas la daŭriganto de Proleta Literaturo, kiun eldonis IAREV. Pro aparte malfavoraj historiaj cirkonstancoj (skismo de la laborista esperanto-movado, persekutoj kontraŭ esperantistoj en diversaj landoj...), tiu gazeto ne multe prosperis, malgraŭ la fakto, ke elstaraj esperantistoj (Eŭgeno Miĥalski, Nikolao Nekrasov...) kontribuis al ĝi. La ĉefa problemo estis la neebleco de sendado en Francio, kie la gazeto estis presita sub la respondeco de Honore Burginjono, de la mono de la sovetiaj abonantoj. Pro tiuj financaj problemoj kaj pro la iom post ioma aresto de la komitatanoj de IAREV en Sovetio, la gazeto ĉesis aperi en 1936, nur post tri numeroj.