Internacia mondliteraturo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Internacia Mondliteraturo (kun subtitolo Kolekto de la plej famaj verkoj el ĉiuj naciaj literaturoj) estas iom pompa titolo por la modesta serieto, kiun aperigis eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig, Germanio en la 1920-aj jaroj de l' 20-a jc.

Konataj titoloj[redakti]

  • Goethe, J.W. von - Hermano kaj Doroteo; eposo idilia, el la germana originalo trad. B. Käster - volumo 1, 77 paĝoj, 1922 - 2e eldono.
  • Niemojeweski, A. - Legendoj, el la pola originalo trad. B. Kuhl, volumo 2, 74 paĝoj, 1923 - 2e eldono.
  • Turgenev, Ivan S. - Elektitaj noveloj, el la rusa originalo trad. A. Mexin, volumo 3, 81 paĝoj, 1923.
  • Raabe, Wilhelm - La nigra galero; historia rakonto, el la germana originalo trad. Prof. Dr. Fritz Wicke, volumo 4, 64 paĝoj, 1922 - 2e eldono.
  • Hildebrand - El la Camera Obscura, el la holanda originalo trad. H.C.Mees, volumo 5, 64 paĝoj, 1923.
  • Irving, Washington - El la Skizlibro, el la angla originalo trad. H.L. Elvin, volumo 6, 64 paĝoj, 1923.
  • Chamisso, A. de - La mirinda historio de Petro Schlemihl, el la germana originalo trad. Eug. Wüster, volumo 7, 84 paĝoj, 1922.
  • Stamatov, G.P. - Nuntempaj rakontoj, el la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff, volumo 8, 80 paĝoj, 1922 (ĉu eraro por 1923?).
  • Ŝalom-Aleĥem, Perec - Hebreaj rakontoj el la hebreaj originaloj trad. Is. Muĉnik, volumo 9, 78 paĝoj, 1923.
  • Puŝkin, A.S. - Tri Noveloj, el la rusa originalo trad. D-ro A. Fiŝer, volumo 10, 67 paĝoj, 1923.
  • Ariŝima, T. - Deklaracio; romano, el la japana originalo trad. T. Tooguu, volumo 11-12, 125 paĝoj, 1924.
  • Poe, Edgar Allen - Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago", el la angla originalo trad. A. Frank Milward, volumo 13, 80 paĝoj, 1924.¨
  • Balzac, Honoré de - La Firmao de la Kato, kiu pilkludas, el la franca originalo trad. Paul Benoît, volumo 14, 75 paĝoj, 1924.
  • Doreŝeviĉ, Vlas - Orientaj fabeloj, el la rusa originalo trad. Nikolao Hohlov, volumo 15, 64 paĝoj, 1924.
  • Sienkiewicz, Henryk - Noveloj, el la pola originalo trad. Lidja Zamenhof, volumo 16, 64 paĝoj, 1925.
  • Strindberg,August - Insulo de Feliĉuloj, el la sveda originalo trad. Oskar Frode, volumo 17, 69 paĝoj, 1926.
  • Bertrana, Prudenci - Barbaraj prozaĵoj, el la kataluna originalo trad. Jaume Grau Casas, volumo 18, 59 paĝoj, 1926.
  • Ŝimunoviĉ, Dinko - Ano de l' ringludo, el la kroata originalo trad. Fran Janjiĉ, volumo 19, 86 paĝoj, 1926.
  • Eekhout, Georges - Servokapabla. Marcus Tybout, el la flandra (franclingva) originalo trad. Léon Bergiers, volumo 20, 80 paĝoj, 1926.
  • Sadoveanu, Mihail - Nobela peko, el la rumana originalo tradukis kun permeso de la aŭtoro Tiberio Morariu, volumo 21, 63 paĝoj, 1929.