Internacia organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri unuiĝoj de ŝatoj. Por informoj pri internaciaj neregistaraj organizaĵoj (NRO), vidu la artikolon ne-registara organizaĵo.

Internacia organizaĵo, en la internacijura senco, estas unuiĝo de du aŭ pli ŝtatoj (aŭ aliaj internacijuraj subjektoj) por daŭra, kutime transnacia, kunlaboro kaj plenumas superŝtatajn celojn. La internaciaj organizaĵoj estas subjektoj de la publika internacia juro kaj membroj de la internacia socio, same kiel la ŝtatoj.

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

Internacian organizaĵon karakterizas tio, ke nur ŝtatoj povas konsistigi ĝin. Simplaj individuoj, grupoj, asocioj k.s. ne povas esti membro de internacia organizaĵo.

Ankaŭ ekzistas internaciaj neregistaraj organizaĵoj (NRO), kies anoj ne estas ŝtatoj, kaj kiuj arigas membrojn ĉirkaŭ iu temo (homrajtoj, ekologio, internacia lingvo, malsato, ktp.)

La nuntempa internacia socio enkalkulas multajn internaciajn organizaĵojn – ĉirkaŭ 250. Kelkaj konataj ekzemploj estas la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj la Eŭropa Unio (EU). Internaciaj organizaĵoj estas tre diversaj laŭ:

  • siaj nombroj de ŝtatoj-membroj (ekz-e: UN: 189, Benelukso: 3),
  • siaj celoj (ekz-e: UN: paco, OLEP: petrolo).

Tiuj organizaĵoj estas derivaj subjektoj de la internacia juro, t.e.:

  • ilia kreado devenas de la ŝtatoj (la originaj subjektoj),
  • ilia kompetenteco ne estas sama kiel tiu de la ŝtatoj: la internaciaj organizaĵoj havas specialan kompetentecon, dum la ŝtatoj havas universalan kompetentecon.

Kreitaj, tiuj organizaĵoj estas aŭtonomaj. El tio rezultas, ke:

  • ili estigas rilatojn kun la ŝtatoj por ekz. difini la kondiĉojn, laŭ kiuj ili povos agadi sur la ŝtataj teritorioj kaj helpi la ŝtatojn.
  • ili povas rilati kun aliaj internaciaj organizaĵoj:
    • ĉu por esti membro de aliaj organizaĵoj (Ekz.: la Eŭropa Unio estas membro de la Monda Komerca Organizaĵo ekde 1995),
    • ĉu por reciproke limigi siajn kompetencojn aŭ organizi komunajn agadojn.
  • ene de la organizaĵo rilatoj estiĝas inter la ŝtatoj kaj la organizaĵaj organoj: por kontrolado, rekomendado, decidado ktp. (Ekz. la rilatoj inter la Konsilio kaj la Komisiono kadre de la Eŭropa Unio)

La internaciaj organizaĵoj estas sendependaj unu de la aliaj. Fondite per malsamaj traktatoj, iliaj rilatoj estas kunlaboraj rilatoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]