Internacia Puna Kortumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La konstruaĵo de la Internacia puna kortumo en Hago

Internacia puna kortumo estas juĝistaro establita en 2002 kiel konstanta tribunalo por persekuti homojn pro genocido, krimoj kontraŭ la homeco, kaj militkrimoj, laŭ la definoj de kelkaj internaciaj konsentoj, plej notinde la Statuto de Romo por la Internacia puna kortumo.

La IPK estas organizaĵo aparta de la Internacia kortumo de justeco, kiu ekzistas por solvi disputojn inter landoj, kaj la Akto pri militkrimoj (Belgio), kiun laŭ observantoj Usono intencas eviti per ĝia Akto por la protekto de soldatoj.

Tri ŝtatpartioj (landoj aprobintaj la Statuton de Romo) je 2005 estas alvokinta la prokuroron trakti situacion: Ugando, Kongo Kinŝasa, kaj Centr-Afrika Respubliko. La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj alvokis la Prokuroron trakti la situacion en Darfuro, Sudano en marto de 2005. Post analizoj kongrue kun la Statuto kaj laj Regularo pro procedo kaj pruvaĵoj, la ĉefprokuroro decidis plene esplori la situaciojn de Ugando, Kongo Kinŝasa kaj Sudano. La IPK baldaŭ ordonos la unuajn aktojn de aresto, verŝajne por la ĉefoj de la Divina Armeo de rezisto de Ugando, kaj iu ĉefo nenomata en orienta Kongo Kinŝasa.

En julio 2008, la Serbo Radovan Karadzic estis arestita pro milit-krimoj faritaj dum la milito en eksa Jugoslavio. Li estos procesita en la IPK.

Landoj de la IPK


Plue, 41 aliaj landoj subskribis, sed ne aprobis la traktaton. Sen posta akto de aprobo, traktato eĉ subskribinta havas nenian laŭleĝan efikon, kaj tiaj ŝtatoj ne estas partioj ĝis fari akton.

Usono kaj Israelo subskribis la traktaton, sed poste malkonfesis ties subskribon.


Vidu ankaŭ