Internacia komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Internacia socio)

La Internacia komunumoInternacia Socio povas esti konsiderita kiel la socio rezultanta el ĉiuj rilatoj, kiuj estiĝas unue inter la ŝtatoj kaj poste inter la ŝtatoj kaj aliaj organizitaj politikaj grupoj (ekz. internaciaj organizaĵoj, agnoskitaj kontraŭarmeoj, liberigaj movadoj). Hodiaŭ la entuta internacia komunumo estas plejparte reprezentata de Unuiĝintaj Nacioj.

La internacia komunumo estas termino ofte uzata en la gazetaro kaj diplomatio en referenco al la kontaktoj kiuj okazas inter la landoj de la mondo en diversaj diplomatiaj forumoj, kaj al la decidoj faritaj en tiuj forumoj. La termino havas neniun klaran laŭleĝan aŭ akademian difinon, kaj ĝia signifo povas varii dependi de la kunteksto en kiu ĝi estas uzita. Iuj uzas la terminon en la senco de ĉiuj landoj de la mondo. Aliaj signifoj, kiujn la termino povas havi, estas ĉiuj ĉefaj potencoj aŭ internaciaj organizaĵoj.

En la Angla Vortaro de Kembriĝo la termino estas difinita kiel: landoj de la mondo formante opinion aŭ kunlaborante kiel grupo. Ekzemple, "Ostaĝforkapto ne estas akceptebla kaj la internacia komunumo devas impete kontraŭi ĝin."

La esprimo "internacia komunumo" reflektas nocion ke ĉiu lando en la mondo havas devojn kaj rajtojn kiuj estas esprimitaj en siaj rilatoj kun aliaj landoj, kaj ke internaciaj organizaĵoj estas speco de aŭtoritato por reguligi rilatojn inter landoj. Fakte, el ĉi tiu percepto sekvas, ke la landoj de la mondo traktas unu la alian same kiel civitanojn ene de aparta lando, kaj ke internaciaj organizaĵoj estas la ekvivalento de la regantaj aŭtoritatoj en lando. Tiu percepto iĝis ĝeneraligita post la Unua Mondomilito, kaj estis esprimita en la establado de la Ligo de Nacioj, kaj en la malkonfido en la sistemo de naciaj armeaj aliancoj (kiu estis ofta en antaŭmilita Eŭropo kaj multe kontribuis al eksplodo de la mondmilito). La unuaj burĝonoj de tiu percepto aperis eĉ pli frue kun la establado de la Ruĝa Kruco en 1864.

En 1999, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Kofi Annan, verkis eseon titolitan "La Signifo de la Internacia Komunumo" en kiu li skizis siajn opiniojn pri tiu ĉi afero. Interalie li deklaris:

Citaĵo
 Kio ligas nin ĉiujn al internacia komunumo? En la plej larĝa signifo ĝi estas komuna vizio de pli bona mondo por la tuta homaro, kiel fiksite, ekzemple, en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Estas ĝeneraligita kaj komuna sento de vundebleco fronte al tutmonda varmiĝo, kaj la minaco prezentita de la proliferado de amasdetruaj armiloj. Estas kadraj reguloj por publika internacia juro, ekzistas la Ĝenevaj Konvencioj kaj aliaj interkonsentoj pri homaj rajtoj. Egale, estas sento, ke ni ĉiuj havas komunajn ŝancojn, do ni konstruas komunajn merkatojn kaj internaciajn instituciojn kiel Unuiĝintaj Nacioj. Kune ni estas pli fortaj. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]