Internacia tago de instruistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia tago de instruistoj (angle World Teachers' Day, ĉine 世界教师日, france Journée mondiale des enseignants, hispane Día Mundial de los Docentes, ruse Всемирный день учителей) estas la internacia tago, kies celo estas omaĝi la instruistojn kaj eduk-organizojn tutmonde. Ĝi estis unuafoje proklamita en 1994 fare de UNESKO kaj estas festata la 5-an de oktobro. Internacia tago de instruistoj apartenas al la sistemo de tutmondaj kaj internaciaj tagoj de UNo.

La dato por festi tiun ĉi tagon estis elektita pro la fakto, ke samtage en la jaro 1966 la konferenco, kunvokita de UNESKO kaj Internacia Organizo de Laboro akceptis la Rekomendon "Pri la stato de la instruistoj" — ĝi estis la unua internacia dokumento, kiu difinis la laborkondiĉojn de la instruistoj.

La celoj de la tago estas altiri ĉies atenton al la stato de la instruistoj en la socio, ilia rolo en edukado kaj evoluigo. La tago estas festata de pli ol 100 ŝtatoj de la mondo.

Naciaj festoj[redakti | redakti fonton]

Krom tiu ĉi Internacia tago de instruistoj en diversaj landoj oni festas (ofte pli pompe, ol tiun ĉi) diversdatajn naciajn tagojn de instruistoj. Pli detale legu en la artikolo Tago de instruisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]