Internacia tago de virinoj
Internacia tago de virinoj (aŭ virina tago) estas la 8-a de marto ĉiujare. Tiu ĉi tago estas grava festotago pri la atingitaj ekonomiaj, politikaj kaj sociaj rezultoj de virinoj. Oni ankaŭ rememoras tiun tagon pro la fajro en la Fabriko Triangulo (en Novjorko, Usono, 1911), kie perdis la vivon pli ol 140 virinoj. La ideo pri tiu festotago estiĝis ĉe trapaso de la 20-a jarcento, kiam la rapida monda industriiĝo kaj ekonomia ekspansio kondukis al protestoj por pli bonaj laborejaj kondiĉoj.
Mito
Laŭ iu mito, virinoj de la vestaj kaj teksaĵaj fabrikoj protestmarŝis la 8-an de marto 1857 en la urbo Novjorko. La laboristinoj protestis kontraŭ la mizeraj laboraj kondiĉoj kaj malaltaj salajroj. La polico atakis kaj dispelis la protestantojn. Tiuj ĉi virinoj establis sian unuan laboran unuiĝon (sindikaton) 2 jarojn poste, en la sama monato. Sed tiu evento estas nur mita, kaj havas neniun historian realon.
Simbolo
En multaj landoj la simbolo de la internacia tago de virinoj estas branĉeto de akacio.
Historio
Protestoj okazadis la 8-an de marto dum la sekvantaj jaroj kaj Usono konsideris la 8-an de marto kiel virinan tagon. La 2-a Internacia Socialista Virina Konferenco en 1910 (en Kopenhago) akceptis la proponon de Klara' Zetkin', ke ĉiu-jare la 8-a de marto estu dediĉita bataltago por la socia, ekonomia kaj familia egalrajteco de virinoj. La unua Internacia tago de Virinoj en la sekvanta jaro estis granda sukceso kun pli ol unu miliono da partoprenantoj. Tiun sukceson ombrelis tragedio tiumonate, kiam la 25-an de marto 1911 en la fajro en la Fabriko Triangulo mortis pli ol 140 teksaĵlaboristinoj.
La Unuiĝintaj Nacioj oficialigis la tagon en 1977 invitante ĉiun landon en la mondo festi tiun tagon por la rajtoj de virinoj.
Kelkaj datoj
- 1910: En Kopenhago, dum la Internacia Socialista Virina Konferenco, laŭ propono de Clara Zetkin, oni decidis ideon pri internacia virina tago.[1]
- marto 1911: Unu miliono da virinoj protestmarŝis en Eŭropo.
- 8-a de marto 1913: Rusaj virinoj organizis kaŝitajn renkontiĝojn.
- 8-a de marto 1914: Virinoj postulis voĉdonrajton en Germanio.
- 8-a de marto 1915: En Oslo, virinoj defendis siajn rajtojn kaj postulis pacon.
- 8-a de marto 1917: «Februara revolucio» en Rusio. En Sankt-Peterburgo, laboristinoj protestmarŝis por postuli panon kaj hejmenvenon de la edzoj.
- 8-a de marto 1921: Lenin deklaris la 8-an de marto virina tago.
- 1924: La tago estis unufoje celebrita en Ĉinio.
- 1946: La tago estis unufoje celebrita en Orient-Eŭropo.
- 8-a de marto 1947: Léon Blum salutis la gravan rolon de virinoj dum la rezistanco.
- 8-a de marto 1977: La Unuiĝintaj Nacioj oficialigis la Internacian tagon de virinoj.
- 8-a de marto 1982: Oficiala statuto de la tago en Francio.
- De 2006 japanaj virinoj batalas kontraŭ la abolon de la 9a artikolo de la japana konstitucio. Okaze de la internacia tago de virinoj Esperantaj pacmesaĝoj el la tuta mondo estas tradukitaj japanen kaj ekspoziciitaj en Hiroŝimo.
Virina tago kaj politiko
Inter 1933 kaj 1945 la tago estis malpermesita en Germanio, pro la partopreno de la socialistoj en la kreado de la tago. Samtempe oni festegis la patrinan tagon, kiu pli bone korespondis je la nazia virina idealo (virino = patrino). Pro sia deveno, la tago estis pli festita post 1945 en Orient-Eŭropo dum en okcidenta Germanio ĝi havis nur malaltan rolon kompare al la patrina tago kaj la tago de Sankta Valentino.
Temoj
Unuiĝintaj Nacioj aldonis ĝis nun jenajn temojn al la tago:
- 2007 Fino de la nekondamno de perfortoj de virinoj kaj junulinoj
- 2006 Virinoj kaj decidoj, defioj, ŝangokreado
- 2005 Seksa egalrajteco post 2005, konstruo de pli sekura estonto
- 2004 Virinoj kaj aidoso
- 2003 Seksa egalrajteco kaj celoj de la jarmilo por disvolviĝo
Feritago
La internacia tago de virinoj estas feritago en
Esperanto-movado
Aktivas grupo de Esperantistoj en Hiroŝimo ĉiujare por kolekti solidarecajn mesaĝojn el la tuta mondo okaze de la virintago. Tiuj mesaĝoj estas tradukitaj al la japana kaj ekspoziciitaj dum diversaj okazaĵoj.
En 2010 alvenis al Hiroŝimo 344 mesaĝoj el 66 landoj.
Notoj
- ↑ Sennaciulo, organo de SAT, marto 2005, paĝo 35, artikolo "historio de la Internacia Ina Tago"
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Historieto de la 8a de marto (esperante)
- Historio de la Internacia tago de virinoj (germane)
- Virinoj en historio (germane)
- Internacia virina tago 2003, UNICEF
- Leteroj de famaj virinoj el la ŝtata biblioteko en Berlino
- Virina tago 2004, Stuttgart
- Virinaj novaĵoj (germane)
- Internacia virina tago en Rusio
- Virina tago (france)
- Historio de la 8-a de marto, portreto de virinoj (france)
- Internacia tago de virinoj 2007 en Kebekio kaj en Kanado
- Monda striko de virinoj
- Internacia tago de virinoj 2005
- Internacia tago de virinoj 2006
- Internacia tago de virinoj (ttt-ejo de UN)