Internacia unuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 01:40, 5 apr. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

En farmacio la Internacia unuo (I.U. aŭ IU, angle IU de International unit, france UI de Unité internationale) estas mezurunuo por la kvanto da materio, bazita sur mezurita biologia aktiveco (aŭ efekto). Tiu unuo estas uzata por vitaminoj, hormonoj, kelkaj medicinoj, vakcinoj, sangoproduktoj kaj samspecaj biologie aktivaj materioj. Malgraŭ ĝia nomo I.U. ne apartenas al la Internacia sistemo de unuoj uzata en matematiko kaj kemio.

La maso-ekvivalentoj de 1 IU por kelkaj materioj:

1 IU Insulino: la biologia ekvivalento de proksimume 45,5 μg da pura kristala insulino (ekzakte 1/22 mg)
1 IU Vitamino A: la biologia ekvivalento de 0,3 μg da retinolo, aŭ de 0,6 μg beta-karoteno
1 IU Vitamino C: 50 μg da askorbata acido
1 IU Vitamino D: la biologia ekvivalento de 0,025 μg da ĥolekalciferolo/ergokalciferolo (ekzakte 1/40 μg)
1 IU Vitamino E: la biologia ekvivalento de proksimume 0,667 mg da d-alfa-tokoferolo (ekzakte 2/3 mg), aŭ de 1 mg de dl-alfa-tokoferolacetato

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]