Internaciaj Floraj Ludoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Internaciaj Floraj Ludoj estis beletra konkurso. Ilin iniciatis Frederic Pujulà i Vallès en 1908 kadre de la redakcio de La Revuo, lige kun la baldaŭa UK en Barcelono, kie la ĉeflaŭreato estis la germana poetino Marie Hankel. La nomo devenas de la okcitanaj kaj katalunaj Floraj Ludoj, mezepoka beletro-konkurso, reprenita en la 19-a jc., okaze de la literatura renaskiĝo de tiuj lingvoj.

Post la mondmilita paŭzo la konkurso daŭris kiel internacia iniciato administrata de la kataluna esperantistaro. Dua paŭzo okazis inter 1928 kaj 1933, kiam la ludoj ne plu rajtis okazi pro denuncado de sinjoroj Rómulo Rocamora, Inglada i Ors kaj Julio Mangada Rosenörn[1]. Trian, multe pli longan paŭzon kaŭzis la civila milito en 1936.

Post la falo de la Franco-reĝimo Kataluna Esperanto-Asocio relanĉis la konkurson en 1978, en kiu en postaj jaroj kunlaboris LF-koop. En tiu ĉi nova epoko ĝi ne estis limigita al poezio, kaj la trifojaj gajnintoj de la ĉefa premio (Natura Floro) ricevis la titolon de Florluda Majstro: tiaj estas Timothy Brian Carr, Bernard Golden, Giorgio Silfer kaj Krys Ungar. Aliaj premiitoj per la Natura Floro estas Kris Long, Aldo de' Giorgi, Jiří Kořínek, Váldemar Vinar, José Fernández Arroyo, Nicolino Rossi, Pier Giorgio Soranzo, Gonçalo Neves, Abel Montagut kaj Miguel Fernández.

La konkurso ĉesis okazi de post 1993, eble pro senkreditiĝo pro manipulado (vidu ĉe Eksteraj ligoj). Sed ankaŭ la Floraj Ludoj en la kataluna, post la reformo de la regularo en 1992, transformiĝis al simpla festivalo de poezio.

Kronologio

  1. 1911 Tarragona (Tarragonès) [Natura Floro: Vicent Inglada i Ors pro la traduko de La blinda bovino de Joan Maragall]
  2. 1912 Terrassa (Vallès Occidental) [Natura Floro: Clarence Bicknell pro Versaĵo pri amo]
  3. 1913 Olot (Garrotxa) [Natura Floro: Eulàlia kaj Teresa Rosell pro Vi, kial ne venas?; festparolado: Carlo Bourlet]
  4. 1914 Sant Feliu de Guíxols (Baix Empordà) [Natura Floro: Artur Domènech i Mas pro Amo]
  5. 1915 Vilanova i la Geltrú (Garraf) [Natura Floro: Josep Grau Casas pro La sunhorloĝo]
  6. 1916 Reus (Baix Camp) [Natura Floro: Artur Domènech i Mas pro En krepusko (Vesperkanto de maristo)]
  7. 1919 Manlleu (Osona) [Natura Floro: Jaume Grau Casas pro Soneto al la Reĝino de niaj Floraj Ludoj]
  8. 1921 Girona (Gironès) [Natura Floro: Artur Domènech i Mas pro Al rozo; aliaj premioj i.a. al Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Norbert Barthelmess kaj Emma L. Osmond]
  9. 1923 Manresa (Bages) [Natura Floro: Julio Baghy pro Dolora deziro]
  10. 1924 Vic (Osona) [Natura Floro: Kálmán Kalocsay pro Kisoj]
  11. 1925 Ciutat de Mallorca (Mallorca) [Natura Floro: Artur Domènech i Mas pro Viaj okuloj; festparolado: Edmond Privat]
  12. 1926 Santa Coloma de Farners (Selva) [Natura Floro: Teo Jung pro La alta kanto de la amo]
  13. 1927 Sóller (Mallorca) [Natura Floro: Ĉuvi Lovostan pro Renkontiĝo]
  14. 1928 Vinaròs (Baix Maestrat) [Natura Floro: Vermas Järvenpää pro Mia serĉis vin, ho mia fratanimo!]
  15. 1933 El Vendrell (Baix Penedès) [Natura Floro: Robert Swietoszewski pro Nur ami...]
  16. 1935 Ripoll (Ripollès) [Natura Floro: Madelaine Vuille pro Mia amo...]
  17. 1936 Manresa (Bages) [Natura Floro: Jaume Grau Casas pro Familia poemaro]
  18. 1978 Tortosa (Baix Ebre) [Natura Floro: Kris Long; festparolado: Manuel Casanoves i Casals]
  19. 1979 Rubí (Vallès Occidental) [Natura Floro: Aldo de' Giorgi; festparolado: Salvador Gumà i Clavell]
  20. 1980 Vilanova i la Geltrú (Garraf) [Natura Floro: Jiří Kořínek; festparolado: Renat Llech-Walter]
  21. 1981 Moià (Bages) [Natura Floro: Váldemar Vinar; festparolado: Ada Fighiera Sikorska]
  22. 1982 Reus (Baix Camp) [Natura Floro: Giorgio Silfer; festparolado: Giorgio Silfer]
  23. 1983 Sabadell (Vallès Occidental) [Natura Floro: Nicolino Rossi; festparolado: György Nanovsky]
  24. 1984 Olot (Garrotxa) [Natura Floro: Giorgio Silfer; festparolado: André Albault]
  25. 1985 Sant Cugat del Vallès (Vallès Occidental) [Natura Floro: José Fernández Arroyo; festparolado: Baldur Ragnarsson]
  26. 1986 Lleida (Segrià) [Natura Floro: Timothy Brian Carr; festparolado: Anna Löwenstein]
  27. 1987 Barcelona (Barcelonès) [Natura Floro: Timothy Brian Carr; festparolado: Georges Lagrange]
  28. 1988 Barcelona (Barcelonès) [Natura Floro: Pier Giorgio Soranzo; festparolado: Gaston Waringhien (legis: Perla Martinelli)]
  29. 1989 Perpinyà (Rosselló) [Natura Floro: Krys Ungar; festparolado: Timothy Brian Carr]
  30. 1990 Palamós (Baix Empordà) [Natura Floro: Krys Ungar; festparolado: Krys Ungar]
  31. 1991 Tarragona (Tarragonès) [Natura Floro: Gonçalo Neves; festparolado: William Auld]
  32. 1992 Terrassa (Vallès Occidental) [Natura Floro: Miguel Fernández Martín; festparolado: Gonçalo Neves]
  33. 1993 Alcúdia (Mallorca) [Natura Floro: ne aljuĝita; festparolado: Jorge Camacho]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Flandra Esperantisto, sept. 1929, p. 41.

Eksteraj ligiloj

Pri eventuala manipulado de la Floraj Ludoj en 1993