Internaciaj rilatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NATO-kunveno en 2002.

En internaciaj rilatoj estas tri aspektoj: la interŝtata, la transnacia kaj la sistema. Hodiaŭe, la internaciaj rilatoj havas kiel teoriajn objektojn la studoj pri konflikto kaj paco, la analizo pri eksteraj politikoj, la internacia organizado kaj internacia juro. Speciale la teorio pri internaciaj rilatoj studas grupon de aferoj rilate al milito kiel devoj, suveraneco kaj rajtoj. Krom ĝeneralajn studcelojn, teorio pri internaciaj rilatoj havas regionaj detaligoj pri specifikaj ŝtatoj aŭ grupoj de ŝtatoj. Teorio pri internaciaj rilatoj ankaŭ rigardas aferojn kiel ideologion, juron, ekonomikon kaj militpovon. Ekzemploj de specifikaj aferoj analizataj de teorio de internaciaj rilatoj estas: uzo de l' maro, politiko pri ekologio, politika agado de virinoj, rilatoj inter ŝtatoj de Tria Mondo, internacia komunikiloj, ktp.

Skoloj

Estas multaj skoloj pri internaciaj rilatoj, kiel konstruismo, instituciismo, marksismo, ktp, sed du skoloj predominas: realpolitikismo kaj liberalismo.

Realpolitiko (el la germana Realpolitik) estas termo kreita de Otto von Bismarck por deskribe la balanco de povoj inter la monarkoj proponita de Metternich en Viena kongreso. Tiu teorio kaŭzas arman kuradon kaj periferiajn militojn. La reĝpolitiko estis unu el kaŭzoj de la Unua mondmilito, la Malvarma milito ankaŭ povas esti rigardata kiel apliko de Realpolitiko.

Realpolitiko kredas ke la internaciajn rilatojn estas ĥaosaj laŭ la senco en kiu ne estas aŭtoritato super la ŝtatoj kiu kapablus reguli iliajn rilatojn. La ŝtatoj devas aranĝi siajn interrilatojn de si mem. Tio ankaŭ signifas ke la ŝtatoj estas la ĉefaj agantoj de internaciaj rilatoj, ne la ne-registraraj organizoj, multnaciaj firmaoj, internaciaj organoj, ktp. Al Realpolitiko, ĉiuj ŝtatoj devas serĉi siajn proprajn interesojn kaj ilia unua zorgo estu sian propran sekurecon. Realpolitiko diras ke la forto estas la nura mezurilo inter la ŝtatoj, kiuj serĉante sekurecon, bezonas grandajn rekursojn. La povo de ŝtato estas determinata de siaj militaj kaj ekonomiaj eblecoj, pro tio, la ŝtatoj estas nepre agresemaj. Kiel oni vidas, la Doktrino de Bush sekvas la postuloj de tiu teorio.

Liberalismo pensas ke la agoj kaj kapabloj de ŝtatoj dependas de ĝia kulturo, ekonomia sistemo aŭ tipo de registraro. Liberismo kredas en influo de ekonomiaj kaj politikaj neŝtataj fortoj, kiel la internaciaj firmaoj kaj multnaciaj ne-registraraj organizoj kiel efikaj en esencaj internaciaj rilatoj.