Internaciisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internaciisto estas dumonata gazeto, de komunista tendenco. Ĝi estis eldonata en la 1930-aj jaroj kaj ĉesis aperi en 1939. Nuntempe ĝi estas la organo de IKEK, Internacia Komunista Esperantista Kolektivo. Per abono de Internaciisto oni rajtas membriĝi en IKEK, se oni deziras tion; la abonpago estas samtempe aliĝkotizo por IKEK.

Ĝia redaktisto estis Luis Serrano Pérez, en Sabadell, Hispanio, ĝis aŭtuno 2015.

Historie[redakti | redakti fonton]

La dumonate aperanta gazeto „Internaciisto“ estis la parolilo de esperantistoj, kiuj opoziciis al la kurso de SAT. Entute aperis 54 numeroj, ĉiuj en Berlino. De la unua numero (1/1930) ĝis 21(1931) la gazeto havis la subtitolon „Organo de la klasbatala Esperantistaro kaj ties opozicio en la Sennacieca Asocio Tutmonda“. Ĝin redaktis „redakcia kolegio“. Oni mencias kiel respondeculon Fritz Wolff. Krome sub la redakcia adreso estas menciata la hungaro Jozefo Bata. De n-roj 22-23 (1931) - 46 (1932) la subtitolo ŝanĝiĝis al „Organo de la klasbatala Esperantistaro kaj la internacia unuiga komitato por la proleta Esperanto-movado“.

Ekde numero 47 (1932) - 54 (januaro 1933) la subtitolo ŝanĝiĝis al „Organo de la Internacio de Proleta Esperantistaro, de la klasbatalaj LEA-opozicioj kaj unuigaj komitatoj“. „Internaciisto“ politike estis proksima al KOMINTERN.

La potencakiro de la nazioj malebligis la pluan eldonadon en Berlin.

Post dua mondmilito denove re- eldonighis la " Internaciisto" ghis jaro 2015 !

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]