Kosma polvo
El Vikipedio
(Alidirektita el Interplaneda polvo)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 22 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Porhava ĥondrito, partiklo el kosma polvo. (dankon al E.K. Jessberger, Institut für Planetologie, Münster, Germanio, kaj Don Brownlee, University of Washington, Seattle, Usono, kiuj donis permeson pri ĉi-tiu bildo)
La kosma polvo estas tutaĵo da kosmaj partikloj de polvo aŭ malgrandaj eroj de materio, kies grando estas de kelkaj molekuloj ĝis 0,1 milimetro.
Laŭ ilia lokaliĝo, oni distingas:
- La intergalaksian polvon;
- La interstelan polvon, ĉefe koncentrata en nebulozoj;
- La interplanedan polvon, kiu formas la ĉirkaŭstelajn diskojn
- La ĉirkaŭplanedan polvon, pli trovebla en la planedaj ringoj.
Oni ankaŭ distingas ĝin laŭ ĝia kemia konsistiĝo: hidrokarbono, silikatoj, metaloj, glacio...
En nia sunsistemo, la interplaneda polvo estas la kaŭzo de la zodiaka lumo. Ĝia fonto estas la kometoj kaj la polvo el la Kujper-zono.
La interstela polvo estas disĵetitaj de steloj en fino de vivo. Ankaŭ la eksplodoj de supernovaoj elĵetas polvan materion tra la kosmo.

