Interpol

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia organizo de krimo-polico – Interpol (ICPO-Interpol) establiĝis en 1923 por subteni internacian kunlaboron de krimo-policoj. Interpol, unue nur la telegrafadreso de la organizo, aldoniĝis oficiale en la novan nomon de la organizo en 1956, ĝis kiam ĝi estis konata kiel Internacia komisiono de krimo-polico.

Interpol estas la dua plej granda internacia organizo en la mondo, post la Unuiĝintaj Nacioj; nuntempe ĝi havas 181 membroŝtatojn. La organizo havas sian sidejon en Lyon, Francio.

Pro sia politike neŭtrala rolo, kiun Interpol devas ludi, ĝia Konstitucio malpermesas al ĝi iun ajn engaĝiĝon en krimoj, kiuj ne rilatas al pli ol unu de ĝiaj membroŝtatoj, aŭ iuj ajn politikaj, militaj, religiaj aŭ rasaj krimoj. Ĝia laboro celas precipe publikan sekurecon kaj kontraŭbatalas terorismon, organizatan krimon, kontraŭleĝan produktadon de drogoj kaj kontrabandadon de drogoj, armiloj kaj homoj, lavadon de mono, infanan pornografion, financajn kaj alt-teknikajn krimojn kaj subaĉetadon.

La kvar oficialaj lingvoj de Interpol estas la angla, la franca, la hispana kaj la araba. Dum la 2-a internacia kongreso de krimo-polico okazinta inter la 3-a kaj 7-a de septembro 1923 en Vieno, Aŭstrio, oni pridiskutis la temon de oficiala lingvo por interkomunikado ene de la organizo kaj estis proponitaj Esperantola latina, sed fine la propono ne estis akceptita.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj