Interview (gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝoj ekspoziciitaj en la Andy Warhol Museum.

Interview estas usona gazeto fondita en la fino de 1969 fare de artisto Andy Warhol kaj brita ĵurnalisto John Wilcock. La gazeto, kromnomita "The Crystal Ball of Pop", publikigis intimajn konversaciojn inter kelkaj el la plej grandaj famuloj tutmondaj el artistoj, muzikistoj kaj krepensuloj. Intervjuoj estis kutime neredaktitaj aŭ eldoniaj laŭ la ekstravaganca maniero de la libroj de Warhol kaj de The Philosophy of Andy Warhol: From A to B and Back Again.

La fakuloj indikas tri epokojn: tiu de Andy Warhol mem, tiu de Brant Publications post la morto de Andy Warhol en 1987 kaj el 2008 al la nuntempo. Ĉiukaze eĉ en la unua epoko, en la lastaj jaroj de sia vivo, Andy Warhol retiriĝis el la ĉiutaga tasko gazeta, kvankam plu estis amasadoro de la kultura kaj eldona projekto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]