Intestohemoragiaj bakterioj Escherichia coli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
A04.3 intesta infekto pro intestohemoragiaj bakterioj Escherichia coli
v  d  r
Information icon.svg

Intestohemoragiaj bakterioj Escherichia coli (angle enterohemorrhagic Escherichia coli, germane enterohämorrhagische Escherichia coli, mallongigite EHEC) estas iuj malsanigaj subspecoj de la intesta bakterio Escherichia coli (E. coli). Dum nemalsanigaj subspecoj de la bakterio estas kutima ero de sana homa intesto, la intestohemoragiaj subspecoj povas kaŭzi fortan intestan hemoragion, do sangumon, kaj sangan diareon, kio povas kaŭzi mortominacan malsanokrizon. La ĝis printempo 2011 plej konata subspecio ricevis la nomon O157:H7. Dum majo 2011 aparte amasiĝis malsaniĝoj pro tiuj subspecoj de la bakterio en Eŭropo, aparte en norda Germanio, kaj ili tial publike ricevis pli grandan atenton: La hemoliza-uremia epidemio de 2011 estis kaŭzita de plia subspecio, nomata O104:H4.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

bildoj de kolonioj de la subspecoj de E. coli O157:H7 (A) 43895OW kaj (B) 43895OR sur fono de agaragaro (post 48 h en temperaturo de 28 °C)

E. coli estas amplekse disvastiĝinta bastonoforma bakterio, ne kolorigata en gram-kolorigo, kaj la nemalsanigaj specoj kutime troveblas en la homa intestaro jam rapide post la homa naskiĝo. Tamen ekzistas iuj serologie diferencigeblaj subspecoj, kiuj malsanigas homojn. Krom la ĉi-tie priskribataj subspecoj de tipo EHEC, unuafoje temigataj en 1977, ekzistas la subspecoj EPEC ("enteropatogenaj" aŭ pli klare intestomalsanigaj bakterioj E. coli), ETEC ("enterotoksino-" respektive intestoveneno-kreaj bakterioj E. coli), EIEC ("enteroinvadaj" aŭ pli klare intestoinvadaj E. coli) kaj plie EAEC ("enteroagregaj" aŭ pli bone inteste amasiĝantaj bakterioj E. coli).[1] Bakterioj de la subspeco EHEC havas plurajn specifajn ecojn kiuj pligrandigas ilian malsanigan efikon: unue ili povas per aparta proteino algluiĝi al la homaj intestaj ĉeloj, due havas genon por la produkto de toksino simila al la nervoveneno kaj ĉelmortiga toksino de la bakterio Shigella dysenteriae, kaj trie la EHEC-bakterioj krome produktas angioĉelodetruan toksinon. La tri plej oftaj serologiaj grupoj O157, O103 kaj O26 kaŭzas 60 procentaĵojn de la malsaniĝoj. La litero "O" (ne la nombro "0") reprezentas certajn ecojn de la ekstera bakteria ĉelmembrano. Por forta malsanigo krome esencas ekzisto de bakteria proteino "QseC".

Malsaniĝoj[redakti | redakti fonton]

La bakterioj kaj la de ili kaŭzataj infektaj malsanoj ekzistas tutmonde. Kutime la bakterioj vivas en bestoj de la biologia familo bovedoj, el ili aparte en bovoj, sed ankaŭ en ŝafoj kaj kaproj. Se homo senintenca glutas spurojn de fekaĵoj el tiuj infektitaj bestoj, la bakterioj povas eniri la homan korpon. La bakterioj povas esti parto de kruda viando aŭ de nekuirita lakto, sed ankaŭ povas esti glutataj per fekaĵomalpurigita akvo (dum trinkado de malpuriĝinta akvo, sed ankaŭ dum banado). Jam kvanto de nur proksimume 100 bakterioj povas sufiĉi por kaŭzi malsaniĝon.

Senkomplika kaj komplika malsanecoj[redakti | redakti fonton]

Infekto povas okazi sen postaj simptomoj de malsaneco. Se tamen ekestas simptomoj, ili aperas post fazo de du ĝis dek tagoj post infektiĝo, kaj konsistas el inflamo de la intesta sistemo, el diareo kaj en forta malsaneco de intesta hemoragio, pro tio ke la bakteriaj toksinoj detruis ĉelojn de la intesta mukozo kaj de la surfaco de intestaj angioj.

Dum kutime 5 ĝis 20 tagoj, ĉe infanoj tamen foje en periodo de ĝis pluraj monatoj, la bakterioj forlasas la infektitan homan korpon per ties fekaĵo kaj dum tiu tempo tiuvoje eblas infektigo de pliaj homoj.

Terapio[redakti | redakti fonton]

Terapio per antibiotikoj ne rekomendindas, ĉar la tempo de elfeko de la bakterio povas esti plilongigata, kaj la malsaneco pro pli forta produktado de toksinoj povas esti pliseverigata.[2] La medicina terapio tial limiĝas al neŭtraligo de la sekvoj de la forta diareo, do redono de likvaĵo, de glukozo kaj de home gravaj solvitaj saloj. Kuraciloj bremsantaj la diareon ne rekomendindas, por ne bremsi la forigon de la bakterioj el la homa korpo. Se en malsana komplikiĝo ekestas hemolizo (detruo de eritrocitoj) kaj aperas detruitaj eritrocitoj en la homa urino, necesas emerĝencaj terapioj kiel sangotransfuzo, pliigo de la urino por tiuvoje forigi pli da bakterioj el la korpo, kaj dializo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang F. Caspary, Manfred Kist, Jürgen Stein: Infektiologie des Gastrointestinaltraktes p. 224 kaj sekvaj (germane: "infektoscienco de la digesta sistemo", limigita publikigo en la retejo "guglo-libroj"), papere eldonejo Springer, Berlino kaj Hajdelbergo, 2006, ISBN 9783540413592
  2. samlibre Wolfgang F. Caspary, Manfred Kist, Jürgen Stein: Infektiologie des Gastrointestinaltraktes, p. 232 (germane: "infektoscienco de la digesta sistemo", limigita publikigo en la retejo "guglo-libroj"), papere eldonejo Springer, Berlino kaj Hajdelbergo, 2006, ISBN 9783540413592