Intruzio (geologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intruzio en geologio signifas ĝenerale la enpenetradon de flukapabla materialo en jam ekzistantajn petrokorpojn (ekzemple ankaŭ de saldiapiroj aŭ de malmolaj argiloj en la superkuŝantajn tavolojn).

Sed plej ofte la nocio koncernas la enpenetradon de fandofluida magmo (vidu: plutonismo) respektive, ne tutprecize, la petrokorpojn tiamaniere ekestintajn (vidu: plutono). La magmaj petroj, kiuj dum la solidiĝo de la magmoj kristaliĝas (plutonitoj), pro tio nomiĝas ankaŭ intruzipetroj.

Literaturo

Hans Murawski: Geologisches Wörterbuch. 8., völlig überarbeitete und erweiterte Auflage, Ferdinand Enke Verlag, Stuttgart, 1982. ISBN 3-432-84108-6.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj