Inuinaktuna lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inuinaktuno)
Inuinaktuna lingvo
Mapo
lingvo • dialekto
inuvialuktuna lingvo
Parolata en Kanado (Nunavuto kaj Nordokcidentaj Teritorioj)
Parolantoj proksimume 2,000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Inuita
Inuinaktuna
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 iu
  ISO 639-2 iku
  ISO 639-3 ikt
  Glottolog copp1244
Angla nomo Inuinnaqtun
Franca nomo inuinnaqtun
vdr
Komunumoj kie oni parolas la Inuinaktunan

La inuinaktuna lingvo estas indiĝena lingvo de Kanado. Ĝi parencas tre proksime al la inuita lingvo, kaj multaj homoj kredas, ke la Inuinaktuna estas nur dialekto de la inuita lingvo. La registaroj de la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto agnoskas la inuinaktunan kiel oficialan lingvon aldone al la inuita lingvo.[1] Fakte, la Inuinaktuna lingvo ikt estas ano de la makrolingvo iku.

La inuinaktuna estas uzata unuavice en la komunumoj Cambridge Bay kaj Kugluktuk en la regiono okcidenta Kitikmeot de Nunavuto. Iom malplie ĝi estas ankaŭ parolata en Gjoa Haven (Nunavuto). Ekster Nunavuto ĝi estas parolata en la vilaĝeto Ulukhaktok de la Nordokcidentaj Teritorioj, kie ĝi estas nomita Kangiryuarmiutun.

Oni skribas la lingvon uzante la Latinan alfabeton.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Northwest Territories Official Languages Act, 1988[rompita ligilo] (~Nordokcidenta Teritoria Oficiala Lingva Akto) (laŭ amendoj de 1988, 1991-1992, 2003)