Inunditaj savanoj de la Nildelto
La Inunditaj savanoj de la Nildelto estas ekoregiono el la Dezertega ekoprovinco de la Palearkta ekozono, difinita far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ), kiu etendiĝas tra la Nildelto kaj la suba valo de la Nilo en Egiptujo. Biome temas pri ekoregiono el la Inunditaj herbejoj kaj savanoj.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
La ekoregiono okupas 50 500 kvadratajn kilometrojn tra la delto kaj la suba valo de la Nilo, ekde la Alta Baraĵo de Asuano ĝis la enfluo en la Mediteraneo, 1 100 kilometrojn pli al nordo.
[redakti] Flaŭro
Iam la Nildelto estis konata por la vastaj papirusaj marĉoj, sed papiruso ( Cyperus papyrus ) nuntempe grandparte forestas. La vegetaĵaro konsistas el Phragmites australis, Typha capensis, kaj Juncus maritimus, kun iuj malgrandaj ciperacoj. La granda marborda Laguno de Manzala entenas tavolojn de Ceratophyllum demersum, Potamogeton crispus, kaj P. pectinatus ĉirkaŭ la suda marbordo kune kun densan fitoplanktonon.
[redakti] Faŭno
La Nildelto estas esenca punkto por la migrado de milionoj da birdoj inter la Palearkta kaj la Afrotropika ekozonoj. Specioj kiuj trapasas la Inunditajn savanojn de la Nildelto inkluzivas blankan cikonion ( Ciconia ciconia ), nigran cikonion ( Ciconia nigra ), ordinaran gruon kaj blankan pelikanon ( Pelecanus onocrotalus ), same kiel multe da rabobirdoj, inkluzive serpentaglo ( Circaetus gallicus ), botaglo ( Hieraaetus pennatus ), stepaglo ( Aquila nipalensis ), malgranda kriaglo ( Aquila pomarina ), komuna buteo ( Buteo buteo ), vespobuteo ( Pernis apivorus ) kaj mallongkrura akcipitro ( Accipter brevipes ). Multaj kaj granda variado de akvobirdoj, paseroformaj birdoj kaj aliaj birdogrupigoj ankaŭ trapasas la ekoregionon dum printempo kaj aŭtuno.
[redakti] Endemioj
La Nilo en Egiptujo havas almenaŭ 553 plantospecioj asociitaj kun si, el kiuj almenaŭ 8 estas endemiaj. Du kromaj endemioj vivas en la oazoj apud la Nilo [1].
[redakti] Stato de konservado
La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La konstruado de la Alta Baraĵo de Asuano faris finon al jaraj leviĝigadoj de la Nilo, kaj la torfejoj de papiruso kiuj kovris la humidajn zonojn, praktike estas malaperintaj. Krome, la delto travivas erozion kaj grundosaliĝon.
[redakti] Naturprotekto
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
- ↑ El Hadidi & Hosni, 1994
[redakti] Bibliografio
- El Hadidi, M.N. and H.A. Hosni, 1994 : Biodiversity in the flora of Egypt. in : L.J.G. Van der Masen, X.M. van der Burgt, and J.M. van Medenbach de Rooy, editors. The biodiversity of African plants: proceedings XIVth AETFAT Congress. Kluwer Academic Press, Dordrecht, Wageningen, the Netherlands. angle
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Afriko |