Inundo de Danubo (1838)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inundo de la Danubo (1838))

Granda inundo okazis en Hungara reĝlando en 1838, kiu tuŝis precipe la nuntempan Budapeŝton.

Inundo en Pest en 1838

.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue en 1775 okazis inundo, tial poste oni konstruis digojn por defendi precipe la urbojn Vác, Buda, (tiam memstara) Óbuda kaj Pest (urbo). En la fruaj monatoj en 1838 plena glacio kovris la Danubon, krome tiutempe multe da precipitaĵoj falis. En la frua marto en Vieno la glacioj jam flosis. La unua danĝero okazis en Vác, kie spite la digon inundo okazis. Tio ripetiĝis en Pest en la 13-an de marto, tamen nur parto de la urbo situis sub akvo. Multaj opiniis, ke la inundo ne povas disvastiĝi. La rivero konstruis digon per glacioj tuj post la urboj Buda kaj Pest, sed soldatoj konstante pafis per kanono la digon. Tiu manovro estis sensukcesa. En la 14-an la nivelo atingis la rekordon en 1775 kaj komenciĝis la savado. La loĝantoj parte rifuĝis al kirkoj, kiuj estis tre stabilaj. Male, la loĝdomoj komencis disfali. 50000 da homoj iĝis senhejmuloj.

Reliefo pri la savanto Miklós Wesselényi

En la 15-an jam la restintaj digoj ne povis defendi la domojn, katastrofa inundo okazis. La plej menciinda helpanto estis barono Miklós Wesselényi, kiu per boato savis la homojn, kiuj sidis sur tegmentoj. (Post la inundo ĉiuj hungaroj aldonas la epiteton "la inunda ŝipisto" al Miklós Wesselényi. En tiu tago kelkloke oni mezuris preskaŭ 3 metrojn profundajn akvojn. En Pest neniiĝis 2281 domoj, difektiĝis 827 domoj kaj restis sentuŝa 1146 domoj. En la kontraŭa Buda neniiĝis 204 domoj, difektiĝis 262 domoj kaj restis sentuŝa 2023 domoj. Resume en Hungara reĝlando neniiĝis 10 miloj da domoj, difektiĝis 4 mil da domoj. Resume 153 homoj mortis, el tio loĝis en Pest 151 homoj.

Kiam Franz Liszt sciiĝis pri la inundo, li tuj vojaĝis al Vieno kaj li aranĝis 8 koncertojn, kies enspezoj helpis la senhejmulojn. Post la inundo oni konstruis novajn digojn, la novaj domoj iĝis pli stabilaj. Tiam fondiĝis Újpest. La sekva inundo okazis en 1876, sed la digoj defendis la tiam estantan novan urbon Budapeŝton (tamen en Buda kaj Óbuda okazis iom da damaĝoj).

Memortabulo montranta nivelon de la inundo legebla sur la muro ekstere en Kapelo Sankta Roĥo (Budapeŝto)

Dum la subpremo de la Habsburgoj oni metis memortabulojn pri la tiama akvonivelo, tamen menciiĝas, ke la menciita tago 15-a de marto memorigis la hungarojn pri la Hungara revolucio de 1848, kaj ne pri la inundo en 1838.

Fontoj[redakti | redakti fonton]