Inversa migrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inversa migrado estas fenomenono en birdomigrado. Kvankam kelkaj grandaj birdoj kiaj cignoj lernas migrovojojn el siaj gepatroj, ĉe plej parto de malgrandaj specioj, kiaj paserinoj, la vojo estas genetike programita, kaj junaj birdoj povas elnaske navigi al siaj vintrejoj.

Inversa migrado

Foje tiu programado eraras, kaj la juna birdo, en sia unua aŭtuno, migras laŭ vojo 180o for el la ĝusta direkto. Tion montras la bildo, kie la reprodukta teritorio de hipoteza azia specio estas markata flave. La ĝusta migrovojo al vintrejoj en Sudorienta Azio estas indikata ruĝe.

Se birdo eliras laŭ mala direkto, montrata de la oranĝa sago, ĝi venos al Okcidenta Eŭropo anstataŭ Sudorienta Azio. Tio estas mekanismo kiu permesas al birdoj kiaj la Regolfiloskopo elvojiĝi milojn da kilometroj for de kie ili devus esti. Keith Vinicombe suggestis[1] ke birdoj el oriento de Lago Bajkalo en Siberio (cirkle) ne estus en Okcidenta Eŭropo ĉar la migrovojoj estas tro norde-sude.

Plej parto de tiuj perditaj junaj birdoj mortiĝas en netaŭgaj vintrejoj, sed estas pruvoj ke kelkaj survivas, kaj ĉu re-orientiĝas en postaj vintroj, aŭ eĉ revenas al la sama areo.

Artikolo en British Birds de James Gilroy kaj Alexander Lees en septembro 2003 sugestis, ke tiu misorientado okazas laŭ hazaraj direktoj, sed diferencaj survivadoj en diferencaj direktoj kombine kun nesimetria observado kondukas al la observita distribuado de vagantoj. Kvankam "Inversa migrado" certe okazas, kaj estis dokumentata bone en nombraj instancoj, ne klarigas ekzemple la estadon en Eŭropo aŭtune de aziaj vagantoj kiuj vintras en Orienta Afriko, aŭ la rarecon de multaj sudeŭropaj specioj en Britio kiuj vintras en Okcidenta Afriko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vinicombe, Keith; David Cottridge. (1996) Rare birds in Britain and Ireland a photographic record. London :: Collins,, p. 192, 96 of col. ates : ill., ma ; 24 cm.. ISBN 0002199769.