Inwil LU

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Inwil
Blazono de Inwil
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47°7′20″N 8°21′1″O  /  47.12222°N, 8.35028°O / 47.12222; 8.35028 (Inwil LU)Koordinatoj: 47°7′20″N 8°21′1″O  /  47.12222°N, 8.35028°O / 47.12222; 8.35028 (Inwil LU)
Nombro de enloĝantoj 2140
Areo 10,32 km²
Alteco 423 m super marnivelo
Poŝtkodo 6034
Komunumkodo 1033
Mapo de Inwil

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Inwil estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2140 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

[redakti] Geografio

La Inwil etendiĝas de la suda fino de la montoĉeno Lindenberg, la tiel nomita Inwilerberg [monto de Inwil] ĝis la norda bordo de la rivero Reuss.

[redakti] Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo al Ballwil, Sins kaj Dietwil (la lastaj du situas en Kantono Argovio), en oriento al Honau kaj Gisikon, en sudo al Root kaj Buchrain, kaj en okcidento al Eschenbach.

[redakti] Trafiko

Inwil estas konektita al la publika trafikreto per la loka buslinio 22 de Lucerno.

La komunumo disponas pri komunua alveturejo kun Gisikon al la nacia svisa aŭtovojo A14 en distanco de 4 km de la vilaĝo centro.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Inwil datiĝas el la jaro 1145 kiel Ingenwilare.

Sur la teritorio de la komunumo situas la restaĵoj de kastelo de la Senjoroj de Iberg. Inwil apartenis kune kun la preĝejo kaj kelkaj liberaj bienoj supozeble al la jurisdikcio de la Baronoj de Eschenbach. Apud Fahr, malnova pasejo trans la rivero Reuss troviĝas la restaĵoj de setlejo, kiu estis loĝita dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj, kaj la ruinoj de la urbeto Eschenbach, kiu estis detruita en la jaro 1309. Tiu loko hodiaŭ nomiĝas Alt-Eschenbach (Malnoveschenbach).

Post la reĝmurdo en la jaro 1308 la Habsburgoj konfiskis la posedaĵon de la Senjoroj de Eschenbach, kaj Inwil fariĝis servuto de la Senjoroj de Aarburg kaj poste de Lütishofen, kiuj transdonis la rajtojn en la jaro 1479 al la Abatejo Beromünster, kiu siavice en la jaro 1480 integriĝis al Lucerno. Ĝis la jaro 1798 la komunumo apartenis al la lucerna voktejo Rothenburg kaj ek de tiam al la unue helveta kaj ek de 1803 lucerna distrikto Hochdorf.

[redakti] Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo Aliaj lokoj kun la nomo Inwil

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo Oficiala retejo de la komunumo Inwil
Ekstera ligilo Inwil en la Historia Leksikono de Svislando
Ekstera ligilo Profilo de la komunumo en la retejo de la kantono


Distrikto Hochdorf
Pic Hochdorf.png
Altwis 372.jpg
Aesch - Altwis - Ballwil - Emmen - Ermensee - Eschenbach - Hitzkirch - Hochdorf - Hohenrain - Inwil - Rain - Römerswil - Rothenburg - Schongau
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Inwil
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj