Ioanis Metaxas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ioannis Metaxas)
Ioanis Metaxas
Persona informo
Ιωάννης Μεταξάς
Naskiĝo 12-an de aprilo 1871 (1871-04-12)
en Itako
Morto 29-an de januaro 1941 (1941-01-29) (69-jaraĝa)
en Ateno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per infekta malsano vd
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Etno grekoj vd
Lingvoj moderna greka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Partio Freethinkers' Party vd
Subskribo Ioanis Metaxas
Familio
Dinastio Metaxas vd
Infanoj Q22191766 vd
Profesio
Okupo politikistooficiromilitistodiplomato vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ioannis Metaxas [metaksás] (1871-1941, greke: Ιωάννης Μεταξάς), konvinkita monarĥisto kaj naciisto, registarestro kaj fakta diktatoro de la intermilita Grekio. Laŭ lia nomo estis nomita linio de fortikaĵoj en Grekio, la t.n. Metaxas-linio.

Ioannis Metaxas naskiĝis la 12-an de aprilo de 1871 en la greka Itako. En la jaro 1897 li partoprenis militon kontraŭ Turkio kaj poste li forvojaĝis ĝis Germanio, kie li finstudis armean lernejon. Dum balkanaj militoj (19121913) li fariĝis ano de ĉefstabo kaj en la jaro 1913 ties estro; en la jaro 1916 li atingis rangon de generalo.

En la tempo de eksplodo de la unua mondmilito li estis proksima konsilanto de greka reĝo Konstantino la 1-a, sed kiel decida adepto de neŭtraleco li venis en konflikton kontraŭ Eleftherios Venizelos, prezidanto de la registaro. Kiam reĝo Konstantino en la jaro 1917 abdikis, rezignis pro daŭranta malkonsento kun armea politiko de Venizelos ankaŭ Metaxas. Li revenis en zeniton en la jaro 1920 post la reveno de Konstantino sur la tronon. Li staris en opozicio kontraŭ Venizelos kaj ĝuste li antaŭvidis fiaskon de la greka ofensivo el la jaroj 19211922, kiu estis alportonta al la lando teritoriajn profitojn en turka Anatolio.

Post tio, kiam estis en la jaro 1923 Georgo la 2-a, filo kaj sekvanto de Konstantino, devigita abdiki, ankaŭ Metaxas forlasis la landon. Sed post nelonge li revenis kaj li akiris ministerian funkcion en nova respublikana registaro. Samtempe li fondis malgrandan monarĥistan partion, kiu fariĝis herolda turo de la opozicio kontraŭ la registaro, en kiu li mem agadis. En la jaro 1935 Georgo la 2-a renovigis la monarĥion kaj li nomis Metaxason kiel ministro de milito kaj en aprilo de 1936 kiel prezidanto de la registaro.

Subtenata de la reĝo Metaxas komencis la 4-an de aŭgusto de la sama jaro diktaturon de faŝisma modelo. Malgraŭ tio li plu retenis diplomatajn interrilatojn kun Britio kaj kun Francio. Li atingis certajn sukcesojn dum realigado de limigitaj, sed tre bezonaj ekonomiaj kaj sociaj reformoj, sed samtempe li dure subpremis kian ajn opozicion.

Kiam en la jaro 1940 italaj soldataroj atakis Grekion, la interrilatoj kun okcidentaj demokratioj intensiĝis: la lando ricevis helpon flanke de Britio kaj grekoj enpuŝis la agresanton reen al albanaj limoj. Ioannis Metaxas mortis la 21-an de januaro de 1941, tri monatojn antaŭ ol "lian" landon ekokupis la nazia Germanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]