Iolanta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Iolanta estas unuakta lirika opero de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij laŭ libreto de Modest Iljiĉ Ĉajkovskij laŭ la dramo de Henrik Hertz "Filino de reĝo René". La premiero okazis la 6-an (la 18-an laŭ la gregoria kalendaro) de decembro 1892 en peterburga Mariinskij-Teatro.

Historio de kreado[redakti | redakti fonton]

«Iolanta» estas la lasta opero de P. I. Ĉajkovskij (verko 69). En 1884 la komponisto legis la tradukon fare de F. Miller de la unuakta vers-dramo "Filino de reĝo René" de la dana verkisto H. Hertz. Tamen tiam la komponisto estis laboranta super aliaj muzikaĵoj, tial li komencis verkadon de «Iolanta» nur en 1891. En 1888 la dramo, iom transformita de V. R. Zotov, estis surscenigita en Malij-teatro. Surbaze de tiu refaraĵo M. I. Ĉajkovskij, frato de la komponisto, verkis libreton. La 10an de julio P. I. Ĉajkovskij komencis laboron per verkado de la finala dueto. Li verkis la tutan muzikon ĝis la 4a de septembro kaj orkestris la operon decembre. La opero estis unuafoje prezentita kune kun la baleto «Ŝĉelkunĉik» (Nuksrompulo) la 6an (18an laŭ la gregoria kalendaro) de decembro 1892 en peterburga Mariinskij teatro.

Personoj[redakti | redakti fonton]

  • René, la reĝo de Provenco (baso)
  • Robert, la duko de Burgundio (baritono)
  • Vaudemont, grafo, burgunda kavaliro (tenoro)
  • Ibn-Hakia, maŭra kuracisto (baritono)
  • Alméric, la armilportisto de reĝo René (tenoro)
  • Bertrand, la pordisto de reĝa kastelo (baso)
  • Iolanta, blinda filino de reĝo René (soprano)
  • Martha, la edzino de Bertrand, la nutristino de Iolanta (kontralto)
  • Brigitta, amikino de Iolanta (soprano)
  • Laura, amikino de Iolanta (mezosoprano)
  • Servistinoj kaj amikinoj de Iolanta, akompanantaro de reĝo, taĉmento de duko de Burgundio, armilportistoj

Muziko[redakti | redakti fonton]

  • "Kial mi antaŭe ne sciis" (arieto de Iolanta)
  • "Jen al vi ranunkoloj, jen cejanoj" (koruso de junulinoj)
  • "Dormu, sonoj de lulkanto alportu sonĝojn" (Brigitta, Laura, Martha, servistinoj)
  • "Ĉu la pura senpeka anĝelo estas damnita de la fatalo por suferi" (ario de reĝo René)
  • "Du mondoj" (ario-monologo de Ibn-Hakia)
  • "Kiu kompareblas kun mia Matilda" (ario de Robert)
  • "Ne! Nenion diras al mi sorĉo de karesoj de ribela beleco" (romanco de Vaudemont)
  • "Mirinda donaco de la eterna naturo" (arieto de Vaudemont)
  • "Ne, vi nomu turmentojn, suferojn, doloron" (ario de Iolanta)

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La historio okazas en Suda Francio en la 15a jarcento.

En la sudo de Francio, en montara valo situas kastelo de la reĝo de Provenco René. Tie ĉi loĝas Iolanta, juna filino de la reĝo. Ŝi estas denaska blindulo, sed ne scias pri sia blindeco. Laŭ la postulo de la reĝo ĉiuj kastel-loĝantoj kaŝas de ŝi tiun sekreton, neniu eksterulo pro minaco de mortigo povas eniri en la kastelon. En feliĉa malscio Iolanta pasas la tempon inter amikinoj, tamen de antaŭ nelonge iuj malklaraj anim-impetoj kaj iaj streboj rompas ŝian trankvilon.

Iolanta kune kun amikinoj kaj Martha estas en ĝardeno. Iolanta estas enpensiĝanta, trista, ŝi suspektas, ke oni kaŝas ion de ŝi. Martha kaj junulinoj penas trankviligi ŝin. Ili petas muzikistojn ludi ion gajan, sed Iolanta haltigas ilin. Ŝi petas la junulinojn pluki florojn al ŝi, la junulinoj foriras. Iolanta kantas arieton "Kial mi antaŭe ne sciis". La junulinoj alportas korbon kun floroj. Aŭdiĝas ilia koruso "Jen al vi ranunkoloj, jen cejanoj". Martha kuŝigas Iolantan, la junulinoj kantas lulkanton "Dormu, sonoj de lulkanto alportu sonĝojn", Iolanta endormiĝas.

Aŭdiĝas sono de ĉaskorno kaj frapado je la barilpordo. Bertrand eniras en la ĝardenon kaj malfermas la barilpordon. Antaŭ li staras Alméric, kiu informas, ke baldaŭ en la kastelon venos la reĝo. Bertrand demandas, kial la ordonon de la reĝo komunikas ne la antaŭa armilportisto, kaj Alméric respondas, ke tiu mortis kaj li estas la nova armilportisto. Bertrand klarigas al li, ke en la kastelo loĝas Iolanta, blinda filino de la reĝo, la fianĉino de Robert, la duko de Burgundio, kaj ke la reĝo deziras kaŝi la blindecon de Iolanta de Robert, ĝis ŝi ne saniĝos. Iolanta scias nek pri sia blindeco, nek pri tio, ke ŝia patro estas reĝo.

Venas la reĝo kune kun Ibn-Hakia, maŭra kuracisto. La kuracisto esplor-rigardas Iolantan, dum ŝi dormas. La reĝo maltrankvile atendas rezulton: "Ĉu la pura senpeka anĝelo estas damnita de la fatalo por suferi". Ibn-Hakia diras, ke Iolanta povas ekhavi vidadon, se ŝi ekscios pri sia blindeco kaj deziregos saniĝi. Aŭdiĝas monologo de Ibn-Hakia "Du mondoj". Tamen la reĝo ne volas malkaŝi la sekreton kaj foriras kolerigita.

En la ĝardenon trafas devojiĝintaj kavaliroj Robert kaj Vaudemont. Robert estas enamiĝinta en Matildan, la grafinon de Lotaringio. Li veturas al la reĝo por peti lin nuligi la gefianĉiĝon kun Iolanta. La kavaliroj vidas ŝildon, malpermesantan eniron en la ĝardenon, sed sentime eniras. Ili parolas pri Iolanta. Robert asertas, ke ŝi, kiel ĉiuj monaĥinoj (oni kredas, ke Iolanta loĝas en monaĥejo), estas pruda kaj fiera, kaj kantas arion "Kiu kompareblas kun mia Matilda". Vaudemont revas pri serena anĝelo en arieto "Ne! Nenion diras al mi sorĉo de karesoj de ribela beleco".

La kavaliroj iras tra la ĝardeno, supreniras al teraso. Vaudemont vidas dormantan Iolantan, li admiras ŝin. Robert penas per forto forkonduki lin, Iolanta vekiĝas. Ŝi afable renkontas la kavalirojn, alportas al ili vinon. Robert suspektas, ke tio estas kaptilo, kaj foriras por venigi taĉmenton. Vaudemont restas sola kun Iolanta. Li petas ŝin pluki ruĝan rozon por memoro pri ŝia arda ruĝo kaj, kiam la junulino plukas la blankan kaj poste ne povas kalkuli rozojn sen tuŝi ilin, li certiĝas, ke Iolanta estas blinda. Trafita per kompato, Vaudemont rakontas al ŝi pri beleco de la mondo, eterna fonto de gajo kaj feliĉo (arieto "Mirinda donaco de la eterna naturo").

Aperas la reĝo, Ibn-Hakia, Bertrand kaj Alméric. Evidentiĝas, ke Iolanta jam scias pri sia blindeco. La reĝo malesperas, li proponas al la filino komenci kuracadon. Ŝi respondas, ke ŝi ne povas deziregi tion, pri kio ŝi ne scias, sed ŝi obeos la patron. Ibn-Hakia mallaŭte diras al la reĝo, ke tiam ili ne sukcesos. Tamen la reĝo ekhavas ideon, kiamaniere helpi al Iolanta. Li (ŝajnige) minacas al Vaudemont per mortigo, se kuracado ne helpos al Iolanta. Iolanta pretas elporti suferojn por savi la kavaliron, sed la kuracisto diras, ke ŝi nur deziregu vidi. Iolanta arde kaj pasie kantas sian arion "Ne, vi nomu turmentojn, suferojn, doloron: Ho, por savi lin mi povas toleri ĉion". Vaudemont falas sur la genuojn: "Serena anĝelo! kara, Mi adorkliniĝas antaŭ vi!" Iolanta foriras akompanate de la kuracisto. La reĝo konfesas al Vaudemont, ke li minacis lin ŝajnige. Vaudemont informas, ke li estas Gottfried Vaudemont, grafo de Issodune, Champagne, Clervaŭ kaj Montargy, kaj li petas la manon de Iolanta. La reĝo respondas, ke lia filino jam estas fianĉino de alia viro. Tiutempe revenas Robert kun siaj soldatoj. Vidante la reĝon, li surgenuiĝas, tiam Vaudemont komprenas, ke li parolis kun la reĝo. Robert konfesas, ke li amas alian junulinon, kaj la reĝo liberigas lin de lia edziĝ-promeso. Nun la reĝo povas edzinigi la filinon kun Vaudemont. Eniras Bertrand kun la novaĵo, ke Iolanta ekhavas vidadon. En la ĉielo aperas steloj, Iolanta kantas "Ho, radia firmamento". Ŝi vidas homojn, la patron, kavaliron Vaudemont. Ĉiuj gloras lumon, fonton de la vivo.