Iomano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iomano
speco de sporto • sport with racquet/stick/club
teama sportopilkosporto • gaela sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
iomanaj bastono kaj pilko

Iomano (irlandlingve iománaíocht [io-MON-ioĥt]; angllingve hurling [HER-ling]) estas sporto kun pilkoj kaj batiloj, ludata kun du teamoj da 15 ludantoj, kaj populara en Irlando. La celo estas bati la pilkon, nomata la sliotar [ŜLI-tar], en la golejon de la alia teamo. Se la pilko irus sub la transstangon de la golejo, la teamo ricevos tri poentojn; se ĝi irus super la transstangon, la teamo ricevos unu poenton.

<centerIrlanda poŝtmarko kiu bildigas iomanon

Unuafoje ĝi estis ludata antaŭ pli ol 3 000 jaroj. La reguloj estis normigitaj en 1884 kaj nun la sporto estas kontrolata de la Gaela Atleta Asocio. La ĉefa turniro estas la Tut-Irlanda Ĉampioneco (okazanta ekde 1887).