Ioniaj insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ioniaj insuloj estas grupo da insuloj ĉe la okcidenta bordo de Grekio, en la Ionia Maro, kiu estas parto de la Mediteranea Maro. La plej grandaj estas:

  • Korfuo (Κέρκυρα = Kerkyra)
  • Lefkado (Λευκάδα = Lefkada)
  • Itako (Ιθάκη = Ithaki)
  • Kefalonio (Κεφαλλονιά = Kefalonia)
  • Pakso (Παξοί = Paxi)
  • Zakinto (Ζάκυνθος = Zakynthos)
  • Kitero (Κύθηρα = Kythira)

Uzata estas ankaŭ la formo Jonaj insuloj. Escepte de Kitero, ĉiuj kromaj insuloj politike apartenas al la administra regiono Ioniaj Insuloj de Grekio.