Ionio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ionio estis la greka lando de la orienta Egea Maro, kiu enhavis la okcidentan marbordon de Malgrandazio kaj la najbarajn insulojn. De -850 ĝis -500, ĝi estis la plej avangarda kaj progresema regiono de helena civilizo. Ionio donis al la mondo Homeron kaj niajn fundamentajn ideojn pri filozofio kaj scienco.

La lingvo de Ionio estis la ionia dialekto de la antikva greka lingvo.

Laŭ legendo, Ionio estis fondita de la atena reĝo, Iono. La baza kulturo de Ateno ja estis iona.

Ionio estis greka ĝis la kadukiĝo de la bizanca imperio. Nun la areo estas kulture turka.

Urboj kaj Insuloj:
Efeso - Foceo - Ĥio - Klazomeno - Kolofono - Lebedo - Mileto - Prieno - Samoso - Teoso
Famuloj:
Anaksagoro - Anaksimandro - Anaksimeno - Demokrito - Heraklito - Homero - Ksenofano - Pitagoro - Taleso

Ĉu Herodoto estis iono? Li ja verkis en la iona, sed estis el Halikarnaso, urbo de Dorio.

Vidu ankaŭ: Dorio, Eolio, Asia

situo de la antikva Ionio