Ipatinga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ipatinga
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Vale do Rio Doce
Mikroregiono Ipatinga
Fondita 29-a de aprilo 1964
Telefonkodo 31
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 227 731  (2022) [+]
Loĝdenso 1 381 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 28′ S, 42° 32′ U (mapo)-19.467777777778-42.536944444444Koordinatoj: 19° 28′ S, 42° 32′ U (mapo) [+]
Alto 220 m
Areo 164,88 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Ipatinga (Brazilo)
Ipatinga (Brazilo)
DEC
Ipatinga
Ipatinga
Situo de Ipatinga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ipatinga [+]
vdr

Ipatinga (oficiale portugale Município de Ipatinga) estas urba municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Vale do Rio Doce (do "Valo de Rivero Dolĉa") kaj estas la administra centro de samnoma mikroregiono Ipatinga. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 227 731 loĝantoj sur areo de 164,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 381 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 178 041. La teritorio havas komunan limon kun Caratinga, Coronel Fabriciano, Mesquita, Santana do Paraíso kaj Timóteo.

Esperanto en Ipatinga[redakti | redakti fonton]

Kvankam antaŭe al la fondiĝo de Ipatinga Esperanto Frateca Grupo – IEFG, okazis kelkaj neformalaj kunsidoj ĉe la sidejo de la spiritisma grupo “A Caminho da Luz”, tamen kiel okazas normale en aliaj societoj oni konsideras pioniroj nur la personoj, kiuj efektive partoprenis, oficiale, en la fondiĝo de la grupo en la 31-an de julio 1983. Iliaj nomoj, subskribitaj en la unua protokolo de la societo, estas la jenaj: Roberto de Faria Costa, Jurandir Faustino da Silva, Paulo Novaes, Márcia Novaes Lacerda, Andréa Mello, Berenice de Fátima Vieira, Wantuil Novaes Filho, Geraldo Samary, Waldemar H. de Paula, João Luís Barreto, Carlos Wagner de Oliveira, Ronaldo Lopes Kaizer, Carlos Roberto de Assis kaj Maria Conceição Moreira; krom tiuj evidente la anoj de la unua estraro elektita en la sama dato, kiuj estas la jenaj prezidanto Edvaldo Silva Machado, vicprezidanto Nedilton da Costa Ferreira; sekretarioj Célio Andrade kaj Wantuil Novaes Filho, kasistoj Newton Dode kaj Andréa Mello, bibliotekistinoj Berenice de Fátima Vieira kaj Miriam Célia A. Barreto. La urbo deklaris la grupon komunutila laŭ leĝo n-ro 1.637 de la 6-a de novembro 1998.[1]

Ipatinga Esperanto Frateca Grupo daŭre aktivas kaj funkcias en 2024. Ĝi estas societo de jura personeco, registrita en la “Notariejo de Obligacioj kaj Dokumentoj de la Civilaj kaj Juraj Personoj”, Registro n-ro 4.035, Libro A6 – 03, de Majo 1996. La sidejo staras ĉe Strato Mariana, 155, ĉambro 201 – Centro – Ipatinga – MG.[2] Estas ankaŭ gastiganto de Pasporta Servo tie.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. deklaro pri la komunutileco de Ipatinga Esperanto Frateca Grupo el 1998 (portugale)
  2. bazaj informoj pri la grupo Arkivigite je 2023-06-19 per la retarkivo Wayback Machine (portugale)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]