ipernity
ipernity estas socia retejo, kiu ebligas senpage havigi retspacon por krei blogon, publikigi fotojn, filmojn kaj sonaĵojn kaj partopreni en sociaj retoj. La interfaco de la retejo estas plurlingva, i.a. en Esperanto.
[redakti] Historio
Versio alpha de la retejo naskiĝis en majo 2006. La nuntempa versio (beta) de ipernity estas malfermita al la publiko ekde aprilo 2007.
La fondon de ipernity iniciatis du francoj, kiuj jam pruvis sian kapablon antaŭe en la Reto 1.0: Christophe Ruelle, kiu estis ĉe la bazo de la franca retejo Voila.fr, kaj Christian Conti, kiu kunfondis la retejojn Respublica.fr, Chez.com kaj Netradio.fr. Estis ankaŭ Christian Conti, kiu, aŭdinte pri artikolo en MONATO pri la Reto 2.0, iniciatis la aldonon de esperantlingva fasado.
Fine de 2008 ipernity havis ĉ. 50000 uzantojn, el kiuj 1500 uzas Esperanton.
[redakti] Ebloj
ipernity ebligas publikigon de:
- artikoloj de blogo,
- bildoj (ciferecaj fotoj),
- filmoj,
- sonregistraĵoj,
- kaj pli ĝenerale ĉiaj specoj de cifereca enhavo.
La publikigaĵoj povas esti prezentitaj en albumoj kaj aldonitaj al grupoj.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Ĉefpaĝo de ipernity
- Ĉio en unu programo (recenzo pri ipernity en Monato de Paul Peeraerts)