Ipolydamásd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ipolydamásd (ipojdamAŝd) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Szob. Ipoly estas hungara nomo de Ipel.

Rivero Ipeľ septembre

La vilaĝo situas laŭ maldekstra flanko de rivero Ipel, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj fervojo. Urbo Szob estas proksime.

La unua skriba mencio estis en 1138. En la 14-a j.c. fortikaĵo konstruiĝis. La turkoj faris ruina la fortikaĵon kaj senhoma la vilaĝon. Poste ankaŭ la turkoj konstruis fortikaĵon iomete for kaj apude naskiĝis nova vilaĝo. Pro la konstantaj bataloj ankaŭ tiu fortikaĵo ruiniĝis. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landolimo.