Irén Lengyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irén Lengyel
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1900 (1900-02-03)
en Rákospalota
Morto 30-an de novembro 1969 (1969-11-30) (69-jaraĝa)
en Kluĵo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Irén LENGYEL [lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo LENGYEL Irén estis hungara aktorino.

Ŝi naskiĝis en Rákospalota-újfalu la 3-an de februaro 1900. Ŝi mortis en Kluĵo ĉirkaŭ 1970.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Irén Lengyel lernis aktoradon en Budapeŝto 2 jarojn. Ŝi debutis en Ungvár kiel primadono en trupo de Árpád Kiss kaj poste ŝi ludis en Temesvár, Arad, Kluĵo. Ŝi ricevis ne nur kantajn rolojn, sed ankaŭ prozajn rolojn. Plej ofte ŝi ludis en operetoj. En 1924 ŝi ludis en trupo de Mihály Fekete jam en Braŝovo. Dum ŝia dua dungiĝo en Kluĵo, en 1931 la rumanaj aŭtoritatoj laŭdire pro malobservo de cenzuro malpermesis al ŝi plue aperi en teatro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.