Iraka kanbirdo
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Acrocephalus griseldis (Hartlaub, 1891) |
||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||
|
EN
|
||||||||||||
La Iraka kanbirdo (Acrocephalus griseldis) estas birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.
Ĝi estas endemia reproduktanto en marĉoj de sudorienta Irako (inter Bagdado kaj Basoro, kvankam observita ankaŭ en 2006 ĉe la rivero Tigris norde de Bagdado) kaj eble en norda Israelo[1] en etendaj altaj herbejoj de papiruso kaj kanoj. Ĝi vintrumas en Orienta Afriko nome en Sudano, Etiopio, suda Somalio, sudorienta Kenjo, orienta Tanzanio, suda Malavio (malmulta informo) kaj Mozambiko. Ĝi estas regula trapasanto en Saŭdarabio kaj Kuvajto (kie ili povus reproduktiĝi) kaj tre rara vaganto en Eŭropo.
Tiu specio estas 18 cm longa senmarka kanbirdo, kies supraj partoj estas malhelbrunaj kaj la subaj partoj estas blankecaj (ĉefe en gorĝo kaj ventro) kaj ties flankoj kremoflavecaj. La kapobildo estas markata per blankeca superokula strio kaj kontrasta malhela traokula strio. La irisoj estas malhelbrunaj kaj la suba makzelo estas pli hela, sed en la pinto estas ankaŭ malhela. Ĝi estas facile konfuzata kun la Turda kanbirdo sed ĝi estas iom pli malgranda, havas pli blankajn subajn partojn kaj havas pli mallarĝan, longan kaj pintecan bekon. La alvoko estas aspra 'chaar', pli profonda ol tiu de la Kanbirdo kaj la kanto de la masklo estas kaka-kii, kaka-kii, kaka-ki.
Ĝi troviĝas ĉe akva vegetaĵaro aŭ ĉe neprofunda, freŝa aŭ salgusta akvo, fluanta aŭ nefluanta, ĉefe en densaj kareksejoj ĉefe de Tifao kaj manĝas ĉefe en apudaj arbustaroj de Fragmito kaj Tamariko. Ĝi troviĝas en junkejoj kaj arbustejoj dum migrado aŭ vintrumado. La specio tre verŝajne malpliiĝis ĝis resti nur unu kvarono ekde la 1970-aj jaroj, ĉefe pro sekigo de marĉaj areoj. Kutime ĝi estas sola aŭ en paroj, sed dum migrado aperas en izolitaj grupoj.
En 2007, tiu specio estis malkovrita ankaŭ kiel reproduktanta birdo en norda Israelo [1][2]
Referencoj [redakti]
|
||||||||||||||||||